2011-08-26
Song Aiguo, ĉina ambasadoro en Egiptujo, por lokaj jurnalistoj okazigis bankedon ĉe la fino de fastado de islamaj popoloj kaj deziris iliajn pluajn penadojn por amikeco inter Ĉinio kaj Egiptujo.
Li diris, dum la 55-jaraj diplomatikaj interrilatoj, la du landoj helpis unu la alian kaj disvolviĝis kune kaj akiris fruktojn de kunlaboradoj en politika, komerca kaj kultura kampoj. Kiel du disvolviĝantaj landoj, Ĉinio kaj Egiptujo egale traktas kaj subtenas unu la alian en politiko, kune gajnas kaj disvolviĝas en ekonomio kaj komerco, interrespektas kaj komunikas en kulturo. Pro tio la dulandaj rilatoj povas esti fortaj kaj viglaj.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|