2011-08-26
La usona defend-departemento publikigis en merkredo sian jaran raporton pri la ĉina militistaro. La raporto rekonas kaj bonvenigas ĉinan kontribuon al la internacia sekureco, kaj samtempe ĝi ankoraŭ preteratentas la pacan defend-politikon de Ĉinio.
La raporto titolita Militistara kaj Sekureca Disvolviĝo Koncerna al la Ĉina Popola Respubliko, agnoskas, ke Ĉinio faris "modestan, tamen pliiĝan plibonigon en travidebleco de ĝiaj militecaj kaj sekurecaj aferoj," kaj interalie asertis "malcertecon kiel Ĉinio uzos siajn kreskantajn kapablojn."
Ĉinio plurfoje konstatis la defendan naturon de la politiko pri la nacia defendo, publikigante blankan libron pri la nacia defendo en marto por altigi la militecan travideblecon kaj levi la mondan fidon al sia promeso pri paca disvolviĝo.
La raporto de Pentagono ankaŭ notis investadon de Ĉinio en modernaj militaj hardvaro kaj tekniko, inkluzive de la mara armeo, ĉar la lando komencis testi reekipitan aviadilŝipon.
Ĉinio estas la lasta posedi aviadilŝipan platformon inter la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco de UN.
La raporto diris, ke Ĉinio disvolvas anti-ŝipajn misilojn kiuj povas celi aviadilŝipojn. Ĝi diris, ke multaj modernaj sistemoj jam atingis maturecon kaj aliaj fariĝos funkciigeblaj en la venontaj kelkaj jaroj.
"La jena periodo de ambiciaj akiroj, la jardeko de 2011 ĝis 2020, estas decida por la Ĉina Popola Liberiga Armeo kiam ĝi klopodas integri multajn novajn kaj kompleksajn platformojn."
La jara raporto de Pentagono, prezentita al la Kongreso laŭ la usona leĝo ekde la jaro 2000, kaŭzis proteston de Ĉinio kontraŭ interveno, distordo de faktoj kaj senbazaj spekulativo.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|