2011-08-26
 Ma Zhaoxun, proparolanto de ĈMEA |
La 24-an de aŭgusto en la regula gazetara konferenco de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj (ĈMEA) raportisto demandis, kian komenton la ĉina flanko havas pri tio, ke en la 24-a de aŭgusto du ĉinaj ŝipoj de fiŝkapta administrado eniris en akvoareon je 12 marmejloj de Diaoyu-insularo, pro tio la japana flanko elmetis traktadon al la ĉina flanko. Ma Zhaoxu, proparolanto de ĈMEA diris, ke de antikveco Diaoyu-insulo kaj ĝiaj dependaj insuloj apartenas al la teritorio de Ĉinio, Ĉinio havas nedisputeblansuverenecon super la insularo, kaj ke la ĉinaj ŝipoj de fiŝkapta administrado veturis al la koncerna akvoareo por plenumi krozadon kaj fiŝadprotekton, kaj por konservi la normalan fiŝadan ordon en tiu akvoareo.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|