Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Profesiigo de Esperanto
2011-08-29

    Ilona Koutny, hungara lingvistino kaj membro de la Akademio de Esperanto, gvidas studojn pri interlingvistiko, la scienco pri planlingvoj, en Poznań, en la Universitato Adam Mickiewicz, la dua plej granda Universitato de Pollando. La proponita studprogramo konsistas el 3-jara ekstera postdiploma studado pri interlingvistiko, kiu funkcias jam de 10 jaroj.

 

    Laŭ Vikipedio, Arkones (mallongigo de Artaj Konfrontoj en Esperanto) estas E-renkontiĝo okazanta ĉiujare en Poznań, Pollando. Ĝi estas organizata de E-SENCO tuj post studsesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz.

 

    Interlingvistikaj Studoj

 

    Ni informas vin kun ĝojo ke la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato en Poznan sukcesas startigi denove grupon por la trijaraj studoj.

 

    La fakto ke ne interrompiĝas la kursaro okazis danke al la subteno de ESF kaj ILEI-UEA kaj kompreneble al la entuziasmo de brazilanoj kaj aliaj junuloj.

 

    La 17-membran grupon konsistigas plejparte junuloj kun universitata diplomo (aŭ tion akirantaj) kaj 3 doktoriĝantoj, sed aliĝis ankaŭ inter aliaj Mirejo Grosjean, konata esperantistino el Svislando.

 

    La internacian studantaron reprezentas 4 personoj el Brazilo, 3 el Hungario, po 2 el Pollando kaj Svislando, po unu el Rusio, Italio, Hispanio, Francio, Germanio kaj Usono.

 

    La unua sesio estos tre riĉa: kurso pri fonetiko de John Wells, pri interlingvistiko de Vera Barandovska, pri kulturo de Aleksander Melnikov kaj pri literaturo de Lidia Ligeza kaj Tomasz Chmielik.

 

    Se iu ankoraŭ emas aliĝi al la kursaro, bv. urĝe kontakti Ilona Koutny por priparoli la necesaĵojn.

 

    Tiuj, kiuj interesiĝas nur pri la ĉijara Intrelingvistika Simpozio kaj ARKONES same estas bonvenaj: Vidu la informojn ĉi tie: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng