Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Tibeta disvolviĝo forte impresis finnlandan ambasadoron en Ĉinio
2011-08-29

 
Wu Yingjie kaj Backstrom (maldekstre) en Lhasa

 

    Lastatempe Wu Yingjie, konstanta vicprezidanto de Tibeta Aŭtonoma Regiono, akceptis Lars Backstrom, finnlandan ambasadoron al Ĉinio. Backstrom diris, ke ekonomi-socia disvolviĝo de Tibeto forte impresis lin.

 

    En Tibeto Backstrom vizitis Jokhang-templon, Barkor-straton kaj entreprenojn pri vino de altaĵa hordeo kaj sunenergio, kaj kunsidis kun oficistoj el la tibeta Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado kaj aliaj departementoj.

 

    Wu konigis al Backstrom la historian procezon de Tibeto, de la feŭda servutulo-sistema socio al demokrata reformado kaj socialismo, kaj atingojn de Tibeto el la ekonomia disvolviĝo kaj socia evoluo.

 

    Wu diris, ke la tibeta ekonomio ĉiujare kreskis je pli ol dek procentoj jam en 18 sinsekvaj jaroj, kaj la ekologia medio estas efike protektata. En la venontaj kvin jaroj, la centra registaro asignos pli grandan monsumon al Tibeto por ekologia protekto. Kulturaj heredaĵoj estas bone konservataj, homoj ĝuas liberecon de religia kredo, kaj religiaj kaj kulturaj ejoj estas bone protektitaj.

 

    Backstrom dankis Wu pro lia akcepto, kaj pozitive taksis la atingojn de Tibeto por la ekonomia disvolviĝo kaj socia evoluo.

 

    Backstrom diris, ke lia unua vizito al Tibeto estas tre signifa kaj valora. La ekonomia disvolviĝo kaj socia evoluo de Tibeto profunde impresis lin, kaj li admiras la atingojn de Tibeto.

 

    Respondinte demandojn de Backstrom, Wu proponis, ke Backstrom iru al pli da lokoj en Tibeto por ĝui la magiajn naturajn pejzaĝojn, kaj rakontu al la finna popolo ĉion, kion li vidis propraokule en Tibeto.

 

    Backstrom diris, ke li volas denove viziti Tibeton por koni veran Tibeton, akceli la amikecon, ekspansiigi interŝanĝojn kaj antaŭenigi kunlaborojn inter Tibeto kaj Finnlando.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng