Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Kanada senatano: tibetanoj ĝuas liberecon de religia kredo
2011-08-29


Yin Deming (dekstre) kaj John Yap (maldekstre) 

 

    Lastatempe en Lasao, John Yap, senatano de la kanada provinco Brita Kolumbio, diris, ke li vidis, ke tibetanoj ĝuas liberecon de religia kredo.

 

    John Yap kaj liaj kolegoj vizitis templojn Samye, Yungbulhakang kaj Chanzhub en suda Tibeto kaj Potala-palacon, templon Norbu Lingka kaj Tibetan Muzeon en Lhasa. Ili kunsidis kun koncernaj departementoj de Tibeto.

 

    Yin Deming, koncerna oficisto de Tibeto, akceptis tiujn kanadajn gastojn.

 

    En la nomo de la loka registaro Yin varme bonvenigis la gastojn. Li diris: "Vi la unuan fojon venas al Tibeto, tamen tio, kion vi vidas estas malsama ol raportita de fremdlandaj mediatoj. Fakte tibetanoj vivas feliĉe kaj trankvile kaj plene ĝuas la liberecon de religia kredo. Ni kredas, ke vi ricevos intuicion el la vizito."

 

    John Yap dankis al Yin Deming pro la akcepto. Li diris, ke li kaj liaj kolegoj unuafoje vizitas Tibeton. Antaŭ tio, ili konis Tibeton per radio, televido, rakontoj de amikoj kaj libroj. Ili tre ĝojis persone viziti tiun ĉi belan lokon. En Tibeto ili ĝuis belajn pejzaĝojn kaj spertis modestajn morojn kaj kutimojn, kaj vidis, ke lokanoj havas la liberecon de religia kredo.

 

    Yin konigis al la gastoj la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Tibeto, bazajn politikojn pri naciminoritata aŭtonomeco kaj atingojn de Tibeto en la pasintaj 60 jaroj post la paca liberiĝo. Li diris, ke restas diferenco inter Tibeto kaj aliaj provincoj, tamen la diferenco malgrandiĝas.

 

    John diris, ke kunsidinte kun koncernaj departementoj de Tibeto, li pli bone konas la ekonoman kaj socian disvolviĝon de Tibeto, precipe la atingojn en la pasintaj kvin jaroj kaj la planon pri disvolvo en la venontaj kvin jaroj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng