Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Hu Jintao disdonis Nightingale-medalon en la 43-a premi-dona konferenco
2011-08-29


Hu Jintao disdonas Nightingale-medalon al 8 ĉinaj premiitoj. 

 

    La 26-an de aǔgusto okazis en la Popola Halo de Pekino la 43-a Premio-dona Konferenco de Nightingale-medalo. Hu Jintao, ĉina prezidanto kaj honora prezidanto de la Ruĝa Kruco de Ĉinio, ĉeestis la konferencon kaj disdonis Nightingale-medalon al 8 ĉinaj premiitoj. Li varme gratulis ilin kaj kore salutis ĉiujn ĉinajn flegistojn, laborantojn de la Ruĝa Kruco kaj volontulojn. Ĉi-jare 39 flegistinoj el 19 landoj ricevis la medalon.

 

    Nightingale-medalo establita de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco estas la plej alta premio por flegistinoj. De post 1983, kiam Ĉinio unuafoje rekomendis siajn kandidatojn al la 29-a Konferenco de Nightingale-medalo, sume 62 ĉinaj flegistinoj ricevis la honoron.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng