Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Intervjuo kun Eugene Wermelinger-- franca E-aktivulo, kreinto de elstara Internacia Centro por la Sciencoj de la Vivo
2011-08-29

de IVANKA STOYANOVA (Aminda)

 

    Mi konatiĝis kun Eugene Wermeliger en Ipernity. Li estas veterana franca esperantisto, emerita estro de biskvitfabriko, aŭtoro de francaj libroj kaj esperantaj broŝuroj. Li estas interesa persono, kiu intense laboris dum sia tuta vivo kaj nun ĝuas sian emeritan vivon.

 

    Mi proponas al vi legi la blogon de Eugene Wermeliger :http://www.ipernity.com/blog/65306 --ĝi estas tre utila kaj interesa.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiel, kiam kaj kial vi lernis Esperanton?

 

    Eugene Wermelinger: Nu, vi certe surpriziĝos kiam mi malkaŝos al vi, ke mi volis lerni Esperanton pro la fakto, ke mi deziris esti iam Prezidento de la franca respubliko! Tiun sekreton mi kaŝis. Instruistino diris al ni, kiam ni estis sep jaraj, ke iu ajn el nia klaso povos estonte esti ĉu Papo, ĉu Prezidento. Mi unue provis la papan vojon (ĉefo de la romkatolika eklezio) sed rapide tio ŝajnis al mi tro komplika. Oni devis lerni la malfacilan arkaikan latinan lingvon. Do, mi rezignis kaj demandis al mia kara patrino: ĉu la Prezidentoj ankaŭ devas lerni ian specialan lingvon por iĝi ŝtatestroj. Ŝi opiniis, ke jes, ĉar aŭdis paroli pri tia lingvo, pri kiu de tempo al tempo aperis artikoloj en la gazeto. Mi devis atendi ankoraŭ kelkajn jarojn ĝis aperis artikolo pri …. Esperanto. Oni tie proponis tri jaran perkorespondan kurson. Mi enskribiĝis, kaj miaj gepatroj pagis la kursojn. Tio estis en la jaroj 1955-aj kaj la sekvantaj. Mi tiam estis 14 jara. Je la fino de la tri jaroj mi trapasis nacian (francan) konkurson pri Esperanto, kaj gajnis ĝin. La premio estis restado en esperantista familio en Nederlando. Krome mia foto aperis en kvar regionaj gazetoj kaj mi iĝis stelulo en mia regiono, kiu estis Alsaco.

    Mi aldonu ke ĝis nun (vi rajtas rideti) mi ne sukcesis esti Prezidento, tamen renkontis la aŭstrian Prezidenton Franz Jonas en Vieno, dum UK. Li bonege regis Esperanton.

 

    Ivanka Stoyanova: Bv. prezenti vin al la legantoj de El Popola Ĉinio

 

    Eugene Wermelinger: Mi naskiĝis dum la nigraj militjaroj en decembro 1941, do estas nun sepdek-jara. Havas tri infanojn kaj ses genepojn. Nun kvazaŭ senhara barbulo, rigardu la fotojn. Miaj gepatroj estis biskvitistoj, entrepreno kiun ili kreis en jaro 1932-a. Mi nature daŭrigis en tiun vojon ( jes malpli glora ol la prezidenta.) Mi fondis familion en 1963, kaj en 1970 mi kreis propran fabrikon por biskvitoj, en Alsaco. Ni estas Esperanta familio. Unue mia juna edzino lernis la lingvon, kaj ni trapasis la ateston pri lernado, pri supera lernado, kaj la kapablecon por instrui. La altnivela kurso estis donita al ni de forpasinta inĝeniero Albert Lienhardt, kies libroj estis eĉ eldonitaj en Ĉinio. Ankaŭ la infanoj lernis aŭdante nin, kaj la du plej junaj iris al KCE en La Chaux- de- Fonds, Svisio por perfektiĝi. Okazis ke ni feriis en kastelo Greziljono en Francio, la fama franca Kultur-domo de esperantistoj.

    Tiu regado de biskvitfirmao postulis de mi miajn tutajn fortojn, feliĉe mi estis bonege helpata de mia edzino Leone. De tri personoj je la komenco, la fabriko kalkulis pli ol okdek gelaboristoj. En jaro 2001 ni emeritiĝis. La uzino estis vendita kaj dek jarojn poste ĝi malaperis. (La krizo kulpas, sed ne nur !)

    Ni forlasis provincon Alsace por iri al orient-franca provinco Bourgogne, de kie venis Leone. Ni vivas nun en la familia domo de ŝiaj geavoj en tute trankvila montara parto. Dank'al la reto mi estas daŭre en kontakto kun la tuta mondo, precipe per Esperanto.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiam okazis viaj unuaj renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj. Ĉu vi akceptas eksterlandajn esperantistojn en via domo?

 

    Eugene Wermelinger: Mia unua renkontiĝo kun eksterlandaj esperantistoj okazis en 1955, dum mia restado en Amsterdamo, ĉe esperantista familio. Van Friess, la domestro estis la ĉefo de la amsterdama poŝtoficejo, nur la filino, instruistino, estis esperantistino. Poste en E-familio ni partoprenis en la UK de Madrido, tiu de Vieno, la jarojn mi ne plu memoras, kaj malmultajn aranĝojn, ĉar mia entrepreno forprenis miajn tutajn fortojn kaj tempon.

    Kompreneble multaj esperantistoj estis akceptitaj kaj estas akceptataj en niaj hejmoj alsacan kaj nun burgundan. Okazis eĉ ke mi endungis esperantistan polinon Maria K., kio ne estis facile kiam estis tiam el orienta bloko.

    Iun someran vesperon mi estis jam en la lito kiam aŭdiĝis de sur la strato forta voĉo kiu kriis : " Eŭgeno, mi venas por manĝi biskvitojn"! Mi leviĝis kaj renkontis neanoncitan kaj nekonatan junan usonanon : Roy Mac Coy tre simpatia, kiu nun deĵoras en la Centra oficejo de UEA en Nederlando.

 

    Ivanka Stoyanova: Kia rolo ludas Esperanton en via vivo? Ĉu vi gvidis E-kursojn kaj ĉu laŭ vi Esperanto estas utila lingvo por internacia komunikado

 

    Eugene Wermelinger: Esperanto ludas gravan rolon, ĉar la ideo konkordas kun la miaj. L.L. Zamenhof estas unu el la homoj kiujn mi plej admiras.

    En la jaroj 1965 ĝis 1970 mi gvidis plurajn kursojn en Guebwiller. Tie mi fondis la Esperanto Kultura Centro ''Florival '' kaj fama sciencisto, prof. Alfred Kastler, nobelpremiito pri fiziko subtenis nin. Lia jama profesoro Aime Cotton, kiu montris al li la vojon, estis esperantisto. Mi verkis lernolibron laŭ la modelo de samideano Andrej Pettyn el Pollando. De mi formitaj instruantinoj uzis ĝin en popola lernejo. Ĝi ne plu estas havebla. En la nunaj tagoj mi daŭre uzas ĝin por instrui al miaj genepoj.

 

    Ivanka Stoyanova: Vi ŝatas verki, ĉu vi eldonis librojn? Kiuj estas viaj plej ŝatataj aŭtoroj kaj libroj?

 

    Eugene Wermelinger: Mi verkis du librojn en franca lingvo: "GENI: ĉe eldonejo Erti Parizo, kiu parolas pri la vivo en mia junaĝo, do, de la postmilita periodo. La dua titolas "Des solutions pour vivre mieux" (Solvoj por pli bone vivi) kie mi donas solvojn por bona nutrado kaj miajn filozofiajn pensojn rilate la vivon nunan kaj estontan. En ambaŭ libroj, skribitaj en la franca lingvo, mi enŝovis ĉapitron pri nia kara Esperanto.

    Sur la plej legata franca blogo de sendependaj ĵurnalistoj civitanaj "Agoravox" mi skribis 12 artikolojn diversfakajn kaj objektajn. Mi faris kaj ricevis pli ol mil komentojn, inter ili multajn por defendi Esperanton. Mi rimarkis, ke nun malpli da homoj atakas nin: http://www.agoravox.fr/auteur/eugene-wermelinger

    En regiona provinca blogo "Le blog de l'Auxois Morvan" kiun mi kreis komence de tiu jaro mi ankaŭ propagandas por Esperanto. Kun plezuro mi registris ĝis nun dekdu mil vizitojn !

    http://regionauxois-morvan.blog4ever.com/blog/lire- article-465649-2215780-du_patois_morvandiau__en_passant_ par_le_francais__.html

    Pli detale vi povas legi ĉi tie: http:/eugene.wermelinger.pagesperso-orange.fr/index.htm

    Sur la dorsa flanko de mia libro Geni vi povas rimarki la foton kun mia baptofilino, duonjapan- devena ; (Pro japana patrino esperantistino evidente.) Sonja ŝi nomiĝas kaj mi estis la oficiala tradukisto Esperanto-franca je la geedziĝo de la verda paro Andreo kaj Masako Grossmann, miaj karaj geamikoj de pli ol 40 jaroj.

    En Esperanto mi malmulte verkis--Unu broŝuron por, per dialogoj, rekte instrui la lingvon, kaj alian broŝuron nomita '"Nova lumo por pli sana vivo", krom sur mia blogo kiun mi konsilas al vi trarigardi, kaj ĉefe en la arkivaj partoj-- http://www.ipernity.com

    Tie ankaŭ nia ŝatata Aminda faris artikolon pri mia "Amata doktorino Daniela Aminda", mia filino-- http://www.espero.com.cn/se/txt/2011-04/07/content_349642. htm

    En Esperanto mia ŝatata libro estas ''Kredu min sinjorino'' de Cezaro Rossetti,(la frato de Reto) kaj plej ŝatata aŭtoro estas Raymond Schwartz (Kiel akvo del rivero) kaj liaj humoraĵojn kaj vortludojn absolute ĝuendajn de la "Verdkata testamento".

 

    Ivanka Stoyanova: Vi korespondas kun Yasuo Hori kaj en via blogo vi aperigas regule raportojn pri la situacio en Japanio post la tertremo -- de kiam estas via amikeco kun Yasuo Hori?

 

    Eugene Wermelinger: Mi ekkonis samideanon Hori nur de post la cunamo kaj nuklea katastrofo en Japanio. Mi opinias ke oni devas monde diskonigi liajn observojn. Ĉie la registaroj kaŝas veron kaj mensogas al la popoloj. Ni denuncu.

 

    Ivanka Stoyanova: Vi estas fondinta CIRDAV-ano kaj komence de julio vi partopenis en CIRDAV - konferenco. Kio estas CIRDAV kaj pri kio vi diskutis tie?

 

    Eugene Wermelinger: CIRDAV-- Centre International de Recherche et Documentation sur l'Aliment Vivant.

    En Esperanto.: Nacia centro de traserĉado kaj dokumentado pri vivanta nutraĵo.

    La centro estis kreata en 1990 en Strasburgo (Ĉefurbo de Eŭropo) kun kelkaj amikoj ĉefe sciencistoj el Francio, Germanio, Belgio. Ĝi estis fondita, ĉar ni konstatis, ke nia nutrado estas falsigita ĉefe per la kemio kiu mortigas unue la teron, poste la plantojn kaj finfine la nutraĵvarojn kaj ties konsumantojn. Ankaŭ la trinkakvoj ne plu estas bonaj. Ni esploras tion kaj denuncas. Gravaj profesoroj alportis al ni siajn helpojn en tio. Ofte ili estas flankenmetitaj de la naciaj oficialuloj kiuj subtenas la kemiajn metodojn esence pro profitceloj. La komitato de CIRDAV decidis daŭre teknike kaj mone subteni projekton en Indio, Auroville, por fabrikado de akvopurigiloj. D-ro Ohlmann, nia prezidanto jam plurmonate restadis en tiu lando por alporti la konojn de CIRDAV al la lokaj inĝenieroj de tiacele kreata firmao "Aquadyn" -- http://www.aquadynauroville.com/site/french/home/home.htm

 

    Ivanka Stoyanova: Kio ni devas scii pri ''vivantaj'' nutraĵojn?

 

    Eugene Wermelinger: Vivanta Nutraĵo valoras por nia korpo kaj vivteni ĝin bonsana.

    Nun ekzistas metodoj por scii ĉu, kaj ĝiskiagrade, nutra varo restas vivanta. Metodoj analizaj ekzemple : kiom da vitaminoj restas en legomoj, kiom de kemiaĵoj ktp. Metodoj sensivaj kiel sensiva kristaliĝo kiu montras ĉu nutraĵo ankoraŭ enhavas forto-informojn, kiuj estas la bio-fotonoj, laboro de la germano Fritz Albert Popp.

    Menciinde estas ke li kunlaboris kun la Akademio Sinica el Pekino, la sama, kie mia filino studis akupunkturon ĉirkaŭ jaro 1985. Por vidi kvaliton de akvoj ekzistas la bioelektroniko de la franco Vincent. Profesoro Joseph Orszagh hungardevena laborante en belga universitato de Mons estas mondkonata specialisto kaj kunlaboris kun CIRDAV. Li estas ankaŭ esperantisto kiu publikigas en nia lingvo. (Mi iam demandis en nia rondo kiom da personoj jam lernis Esperanton kaj mirinde estis 40 procentoj )

    Vivanta produkto, vivanta akvo, eĉ vivanta domo, daŭre havas en si la naturajn informojn.

    Ili prezentiĝas sub formo de bio-fotonoj, do de lumo. Tiuj informoj povas esti mortigitaj per tro alta varmeco, kemiaj aldonoj, ktp.

 

    Ivanka Stoyanova: Vi praktikas uzadon de pendolo, bv. klarigi al ni pli detale pri tio, ŝajne estas interesa afero

 

    Eugene Wermelinger La praktikado de pendolo estas unu el la sensivaj metodoj por rekte, helpe de la ilo pendolo kaj de nia korpo senti la vivantecon de iu ajna kreskaĵo, akvo, nutraĵo kaj eĉ pli kaŝitajn aferojn, ĉar la homo havas la kapablecon kelkfoje konsulti la sciojn de la mondaj sekretaj arkivoj de la "ĉielaj estaĵoj" . Mi estas serioza.

    Mi konsilas al la legantoj iri sur mian Ipernity blogon, se la pendola metodo interesas ilin.

    http://www.ipernity.com/blog/65306/320962

 

    Ivanka Stoyanova: En via blogo mi legis pri ''Praktika aplikado de nia luma scienco'', MORA--terapio, Mens-onda analizo kaj Mens-onda korektiga terapio- bv. konigi nin pri tio

 

    Eugene Wermelinger: Mora terapio estas metodo de germana bio-fizikisto Mersmann, kiu konstruis aparaton kapablan tuj diri kiel ĝiras la sango (dekstre aŭ maldekstre) kaj korekti tion. (Sango de kanzercerulo iras maldekstren). Estas montrite, ke la manĝovaroj devas esti dekstre ĝiraj por esti bio-agordigeblaj. Urino kaj fekaĵo male devas esti maldekstre ĝiraj.

    La moderna vivo inversigis la valorojn de la nutrado, kaj nia tuta korpo inverse funkcias kaj estas preta por malsanoj.

    Malfacile detale ekspliki. Mi provas. Ĉiu parteto de nia korpo elektre funkcias. (Lumo ankaŭ apartenas al la elektro-magnetisma registro) Tio povas esti registrita per elektrokardiogramo por la koro ekzemple aŭ per encefalogramo por la cerbo. Tio estas ĉie konata kaj aplikata. Strasburga firmao VEGA, kiu laboras por la franca raket-entrepreno Ariane-Espace kreis fajnegajn registrilojn, kaj tute flanke konstatis ke oni povas kapti kaj analizi la etegajn vibradojn de la homaj korpopartoj. Kiu vibras je difinita nombro kiam estas bonsana. Kiam malsaniĝas ne plu bone vibras. Sed kiam oni per elektra aparataro metas denove la malsanan korpoparton sub tiu influo, mirakle la parto rehavigas al si la bonajn vibradojn, kaj povas okazi saniĝo. Unu el niaj reŭmatismaj specialistaj doktoroj asertis, ke li tiel helpis al propra patrino pli ol okdekjara, kiu suferis de jaroj malgraŭ la antaŭaj provoj faritaj per kemiaj medikamentoj. Tiu medicincela aparataro ne estis akceptita en Francio, sed jes, en Germanio. (Eble ĉar oni ne plu povus vendi kemiajn medikamentojn?)

    Mi volas aldoni, ke ni havas la ŝancon vivi en Strasburgo, kie jam en mezepoko instruis Paracelse, vivis Gutemberg, pli proksime komence de lasta jarcento : Rudof Steiner la antroposofo, ….kaj kiu jam donis plurajn Nobel-premiitajn eminentulojn al la nunepoka mondo. Tie estas bona kaldrono por trovi la sekretojn de la Naturo. Kaj ĉe CIRDAV ni havas kelkajn tiajn evoluintajn cerbojn ! La celo de tiuj homoj ne estas monprofita, sed altruista.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiel vi vivas nun kiel emerito?

 

    Eugene Wermelinger: Neniam tiom bone mi vivis. Malgraŭ perdo de kompleta sano pro la aĝo. Per la fotoj vi povas mem juĝi. Ĉar mi estas komunikanto, mi skribas sur tri blogoj-- du francaj, unu esperanta. La tagoj ĉiam estas tro mallongaj. Mi sentas la devon komuniki miajn spertojn kaj informojn al miaj infanoj, nepoj, kaj al la cetera mondo. Grandan dankon al la ĉinaj esperantistoj de EPĈ kiuj ankaŭ tie ebligas la realigadon de tiu misio.

    Anekdote mi volas mencii ke mia filino, kiam estis en Ĉinio, renkontis ian vic-ministron por proponi al li la konstruadon de biskvitfabriko (mia fako) en la lando. Ni ricevis favoran proponon, eĉ de jam libera uzino por akcepti la fabrikon. La problemo estis ke mi estus devinta pagi la duonon de la kostoj de la maŝinaro. Kaj mi nek estis, nek estas miliōnulo. Do mi tamen serĉis kaj havis kontakton kun angla industriisto, kaj ni planis, ĝis la momento kiam mia amiko John Armstong (firmao Baker) mortis pro subita koratako. Ŝajne kelkaj jaroj poste anglaj kaj francaj firmaoj (Danone – Carrefour) establigis fabrikojn kaj grandvendejojn en la lando

 

    Ivanka Stoyanova: Viaj bondeziroj al la legantoj de El Popola Ĉinio

 

    Eugene Wermelinger: Legantoj de EPĈ: ni havas ŝancon havi tiun interesegan EPĈ, antaŭe papera prestiĝa, nun bloga. Dankon al sinjorino Ivanka Stoyanova (Aminda). Esperante ke posteulino kaj ankaŭ ĉiuj gekunlaborantoj de El Popola Ĉinio kontentigos min kaj vin. Oni ja sentas ke nun la vento blovas el Azio kaj ĉefe Ĉinio, ĝi estu vento de paca kaj sana antaŭeniro por la Homaro, espereble parte ankaŭ pere de la universala lingvo Esperanto.

 

    Ivanka Stoyanova: Mi dankas al vi pro la intervjuo kaj bondeziras al vi longan vivon en bona sano, feliĉo kaj multaj E-amikoj. Certe niaj legantoj leginte vian blogon en Iperniry http://www.ipernity.com/home/65306 ekscios multajn praktikajn konsilojn por nia streĉita vivo.

 


Saluton al la legantoj de EPĈ 
 

La kovrilo de libro de Eugene Wermelinger 
 

La ligna dometo de Eugene Wermelinger 
 

la domo, kie nun loĝas la familio de Eugene Wermelinger 
 
 
Reklamo de la tiama biskvitfabriko en Alsaco
 

Okaze de Pasko, Eugene faras kelkajn kukojn por siaj infanoj. 
 

Leone tenas mane la Paska kuko 
 

Leone kaj Eugene motorumas en la montaro 
 
 
Ripozo apud la domo
 

Someraj Universitataj tagoj de CIRDAV apud Strasburgo 
 

Ĉina farmaciista profesoro partoprenis la tagojn de CIRDAV 
 
 
La tasko de avo: montri kiel fari
 

Leone fieras pri la produktado 
 

Avinjo daŭre faras biskvitojn, malgranskale 
 
 
Mia broŝuro, konferencoj prezentitaj dum Esperanto- aranĝoj, kiel ekzemple SAT kongreso
 

CIRDAV Prezidanto D-ro Desire OHLMANN kaj kelkaj partoprenantoj 
 
 
Eŭgeno --la verda sportisto

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng