2011-08-29
Ĉinaj fakuloj urĝas aŭtoritatojn pri sano antaŭenigi skanon de pulma kancero je frua stadio en la lando, ĉar nun nur 5 procentoj de la suferantoj estas rimarkitaj je frua stadio.
Pulma kancero, kiu ĉiujare mortigas pli ol 600,000 homojn en la ĉina ĉeftero, estas la ĉefa mortiganto el ĉiuj specoj de kanceroj en Ĉinio. Ĉirkaŭ 87 procentoj de ĉinaj pacientoj kun la malsano mortos en kvin jaroj post diagnozo, Zhi Xiuyi, direktoro de la Kurac-Centro de Pulma Kancero sub Ĉefurba Medicina Universitato, diris en sia prelego al la kvina Ĉin-Japan-Korea Kunsido pri Pulma Kancero okazinta en la ĵus pasinta semajnfino.
"Fakte multaj mortintoj povus esti preventitaj aŭ almenaŭ prokrastitaj por alt-riska grupo en frua skano, precipe per malalt-dozaj CT-skanoj, kiu povas rimarki pulmajn kancerojn je la plej frua stadio, kiam pli ol 90 procentoj de pacientoj povas esti sanigitaj," diris Zhi.
Se fruaj pulmaj kanceroj kaŭzas neevidentajn simptomojn, suspektindaj grupoj kiel longtempaj fumantoj pli-ol-45-jaraj aŭ tiuj kiuj havas suferantojn en siaj familioj devas regule havi skanojn kiel antaŭgardo por akiri fruan diagnozon kaj trakton, diris Zhou Qinghua, estro de Tianjin-a Instituto de Pulma Kancero.
"Nuntempe multaj pacientoj de pulma kancero en Ĉinio estas diagnozitaj nur kiam ili montras simptomojn, kio estas tro malfrua," li diris.
Ankaŭ, ĝi estas multe pli kosta por kuraci pacientojn je malfrua stadio, kun averaĝa kosto de almenaŭ 100,000 juanoj (15,000 usnoaj dolaroj), laŭ oficiala statistiko. La Ministerio pri Sano iniciatis mekanismon de frua diagnozo en la pasinta jaro por establi provajn CT-skanajn projektojn en Tianjin kaj Xuanwei, Yunnan-provinco.
La du lokoj havas altajn procentojn de pulma kancero kaj laŭ la projekto ĉirkaŭ 4,000 homoj je alta risko de la malsano ĉiujare ricevis apenaŭ du senpagajn CT-skanojn, diris Zhou, estro de la projektoj.
CT-skano kostas ĉirkaŭ 1,000 juanojn, tial la jara registara fonduso de preskaŭ 600,000 juanoj ne povas kovri la koston, li diris. Zhou urĝis la aŭtoritatojn pliigi fonduson por kovri pli da homoj je alta risko.
"Tiel pli da pacientoj povus esti rimarkitaj je frua stadio, kio povas pli facile trakti ilin je malalta kosto," li diris, citante spertojn en disvolviĝintaj landoj, ekzemple Japanio kaj Usono.
En Japanio ĉirkaŭ 25 procentoj de ĉiuj pulmo-kanceraj pacientoj estas rimarkitaj je tre frua stadio, diris Ryosuke Tsuchiya, konsiliano de Japana Fondaĵo Por Kancero-Esploro.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|