2011-08-30
 La inaŭgura ceremonio |
La 28-an de aŭgusto, inaŭguriĝis la 6-a Konferenco de Henan-aj Komercistoj en la urbo Shangqiu de la provinco Henan, meza Ĉinio. La temo de tiu ĉi konferenco estas "Henan-aj komercistoj kunvenas en Shangqiu por kunlabori kaj reciproke profiti".
La konferencon ĉeestis pli ol 2000 komercistoj, inter kiuj estas 10 komercisto-grupoj ekster ĉina ĉeftero, 6 entreprenoj el la plej grandaj 500 entreprenoj de la mondo, 18 entreprenoj el la plej grandaj 500 entreprenoj de Ĉinio kaj 75 henan-aj komercaj societoj en aliaj provincoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|