Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto-Insulo de Ĉinio, Januaro - Februaro 2012
2011-08-30

    Esperanto-Insulo estas loko kie tre intensaj kursoj de la lingvo Esperatno povas okazi. Ĝi ne estas la kutima, mallonga Esperanto-staĝo. Turismado tute ne estas celo de Esperanto-Insulo. Nelernaj aktivaĵoj okazos antaŭ aŭ post sed ne dum la kursaro.

 

    Esperanto-Insulo okazas nur en vintro, estas aliaj programoj rilate Esperanton en printempo, en somero kaj en aŭtuno. Ili okazas en aliaj ĉinaj urboj. Por pli da informoj, kontaktu ILEI-Ĉinio.

 

    En Esperanto-Insulo, okazos tri specoj de kursoj: 1 tre tre intensaj; 2 instruistaj; kaj 3 universitataj.

 

    Se vi eklernas Esperanton aŭ volas lerni paroli kaj legi Esperanton flue, la tre tre intensa BEK-Kurso estas por vi. Vidu detalojn sur la retejero Intensaj Kursoj.

 

    Se vi jam bone parolas Esperanton kaj estas nun instruisto aŭ volas iĝi instruisto de Esperanto, la instruista kurso estas por vi. Vidu detalojn sur la paĝo Instruista Kurso.

 

    Finfine, se vi estas bona parolanto de Esperanto, kaj eble sukcesis je la KER Ekzameno Niveloj B2, C1 aŭ C2, la universitataj kursoj estas idealaj por vi. Vidu detalojn sur la paĝo Universitataj Kursoj.

 

    La intensaj kursoj apartenas al la plej intensa kursaro en la historio de Esperanto. Gelernantoj lernas kaj praktikas en klasĉambro 8 horojn ĉiutage krom dimanĉe, dum tuta monato. La gelernantoj parolos Esperanton kaj en kaj ekster la klasĉambro.

 

    La instruista kurso konsistas el teoriaj kaj praktikaj partoj. Instruantoj aŭ instruontoj studos aktive 4 horojn ĉiutage. Post la sukcesa fino de tiu metodika kurso, la instruistoj ricevos atestilon por poste instrui laŭ la BEK-Kurso kaj per aliaj metodoj.

 

    La universitataj kursoj enkadriĝas en la Projekto Universitato de Esperanto. Tiuj kursoj instruiĝos per profesoroj kiuj kutime jam instruis siajn kursojn en siaj propraj universitatoj. Ekzemple, en 2012, Profesoro Ron Glossop instruos la kurson ALFRONTI MILITON, kaj Profesoro Federico Gobbo donos kurson pri la FILOZOFIO KAJ HISTORIO DE LA INFORMADIKO.

 

    Aliaj universitat-nivelaj kursoj eble prezentiĝos en la venontaj semajnoj aŭ monatoj.

 

    Datoj

    Komenco – Alvenotago

    La 11-an de januaro, 2012

    Fino – Disdonado de Diplomoj

    La 12-an de februaro, 2012

    Dum tiu periodo estos tri tagoj por la fama, ĉina Novjara Festo, kiun la organizantoj ankaŭ celebros.

 

    Loko

    Esperanto-Insulo estas internacia turista insulo kaj en la plej suda parto de Ĉinio. En Azio ĝi konatiĝas kiel la Havajo de Ĉinio.

    La Ĉina nomo de la kursejo estas Hai Nan Dao. En la ĉina lingvo: Hai signifas maron; Nan signifas Sudon; kaj Dao signifas Insulon. Do, La Mara Suda Insulo.

    La kursaro troviĝas en, aŭ proksime de, la Universitato de Hajnano, en la ĉefurbo de la insulo, Haikou. Fakte, la Universitato stariĝas sur alia insulo, do, insulo de insulo!

    Se vi elektos universitatan loĝadon, vi loĝas kaj manĝos sur la kampuso mem de la Universitato de Hajnano. Se ne, vi estos en unu el la apudaj hoteloj kaj facile atingos, aŭ piede aŭ buse, la Esperanto-Centron.

 

    Loĝado

    Estas multe da ebloj por loĝado ĉe Esperanto-Insulo. La plej praktikaj kaj malmultekostaj estas tiuj de la Universitato de Hajnano mem. Tie la organizantoj povas utiligi diverspecajn loĝejojn. Ne malproksime de la Universitato estas hoteloj kaj gastejoj. Por la prezoj de la universitata loĝado, vidu PREZOJ.

    La junulara gastejo ankaŭ troviĝas en tiu parto de la insulo. Por rigardi ilian retejon surklaku sur BANANA HOSTELO.

    Mapo de la universitata parto de la urbo Haikou (de la retejo de la Banana Hotelo)

    Urbo-Gvidilo: tre detala, en la angla lingvo, gvidilo por la urbo Haikou kaj la universitata kvartalo. Pro la proksimeco de tiu junulara gastejo Banana Hotelo, tiu angla gvidilo respondas, kaj surlok-fake, al multaj el la bazaj demandoj por vojaĝantoj, inkluzive:

    Resume de la Urbo-Gvidilo de la Banana Hostelo.

    Vetero; meznombra alta temperaturo januaro = 21C (70F), februaro 22

    Kiel iri al la Insulo Hainan: pli ol cent flugoj ĉiusemajne de Hongkongo, Shenzhen, Pekino, Ŝanhajo, Kantono, kaj internacie

    Kiel iri de la flughaveno al la universitata kvartalo: per buso 15 juanoj RMB, per taksio 50 juanoj RMB

    Urba transportado: unu aŭ du juanoj RMB, ĉien, kaj rekte al la plaĝoj

    Plaĝoj: ĉie, belaj, puraj, varmaj en vintro

    Parkoj: ,multaj, belaj kun miloj da kokoso-arboj

    Turistaj lokoj: Volkana Parko, Insulo de la Simioj, ktp.

    Manĝejoj kaj Trinkejoj; senlimaj, kaj unu estos la Esperanto-Manĝejo, kaj alia la Esperanto-Kafejo

    Konsiloj: la Banana Hostelo havas multegajn!

    Elektro; same kiel en Eŭropo, kaj en Aŭstralio

    Interreto: multe da retkafejoj, du juanoj RMB-oj por unu horo.

    Medicino kaj Hospitalo: sekvu la kutimajn konsilojn de via kuracisto.

    Vizo; Hainan estas la loko de Ĉinujo kie multaj eksterlandanoj NE BEZONAS VIZON (vi ricevos ĝin ĉe la eniro de la insulo. Plilongibebla surloke poste). Kontrolu pri vizo ĉe vialanda konsulejo por vidi ĉu en via lando eblas.

 

    Manĝado

    La organizantoj esperas, ke al vi plaĉos la manĝaĵoj de la Insulo Hai Nan Dao. Estas multege da tropikaj fruktoj kiuj preskaŭ neniam vidiĝas en aliaj partoj de Ĉinio. La tre kurioza stelfrukto estas unu el ili. Tiu frukto estas kvinpinta, verda kaj tre similas la stelo de Esperanto, do oni nomas ĝin la Esperanto-Frukto!

    La ĉeestantoj povos manĝi bone kaj malmultekoste en la studenta restoracio de la Universitato de Hainan. Se vi estas vegetarano, senvianda manĝo povas kosti malpli ol unu eŭro. Eĉ kun viando eblas manĝi por malpli ol unu eŭro.

    Eblas ankaŭ manĝi en la centoj eĉ miloj da restoracio tra la tuta urbo de Haikou. Por luksa manĝaĵo vi eble pagos inter du kaj kvin eŭroj. Biero, duobla botelo fakte, ofte vendiĝas por malpli ol unu eŭro en restoracio. En multaj manĝejo vi eĉ povas mendi tri botelojn por unu eŭro se vi estas en grupo.

    La organizantoj provas aranĝi specialan manĝejon kiun oni nomas la Esperanto-Manĝejo. Tie la ĉeestantoj esperas havi specialajn bongustajn, naturajn, ankaŭ vegetaranajn manĝaĵojn. La organizantoj ankaŭ aranĝos lokon por senfuma manĝado:

    Se vi ŝatas marmanĝaĵojn, la Insulo Hai Nan Dao estas via ideala loko. Fiŝoj tie naĝos en grandaj fiŝujoj ĉirkaŭ la tuta restoracio, pretaj por via mendo!

    Sciu, ke en la Esperanto-Insulo homoj ofte manĝas ekstere, surtrotuare, kvazaŭ en Parizo; ĉe la famaj kafejoj!

 

    Prezoj

    BAZPREZO, KOMPLETA = 4000 juanoj RMB, ĉirkaŭ 438 eŭroj por la tuta programo: loĝado, manĝado, kursokotizo. Pli ol kvar semajnoj! Pago ĉe alveno en Esperanto-Insulo.

    Se vi volas pli luksan ĉambron, privatan ĉambron, aldonajn kursojn, aŭ se vi havas rabaton aŭ stipendion, via prezo povas esti pli alta aŭ pli malalta. Detaloj sekvas. Ĉiaokaze, vi pagos nur post via alveno al la Esperanto-Insulo kaj tiam vi povos findecidi la detalojn.

    Prezoj en ĉinaj RMB, 1 eŭro = 9 juanoj RMB

    DETALOJ DE VARIANTOJ;

   

    A Loĝado

    Vi povas elekti unu el la sekvaj ebloj

    A1 Kvarhoma universitata studenta ĉambro 600 BAZA

    A2 Duhoma universitata studenta ĉambro 1200

    A3 Duhoma universitata gasteja ĉambro 1400

    A4 Privata universitata gasteja ĉambro 2800

    A5 Diversaj hoteloj kaj aliaj loĝejoj; dependas:

 

    B Kurso-Kotizo

    Vi povas elekti unu el la sekvaj ebloj

    B1 Intensa BEK-Kurso, 200 horoj, 3000

    B2 Kurso por Instruistoj, 100 horoj, 3000

    B3 Kurso por Instruistoj kaj 1 Universitata Kurso, 40 horoj, 4000

    B4 1 Universitata Kurso, 40 horoj, 3000

    B5 2 Universitataj Kursoj, 80 horoj, 4000

 

    C Manĝado

    Libervole elektebla surloke. Tri manĝoj en la studenta manĝejo kostos proksimume inter 10 kaj 30 juanojn RMB ĉiutage. Eblas manĝi ankaŭ ekstere restoracie.

 

    D Rabatoj

    Ricevu unu aŭ pluraj el la sekvaj rabatoj. Eblas kunigi rabatojn ĝis la kvanto 500 juanojn RMB

    D1 UEA Membroj, 200

    D2 Landa Asocio-Membro, 200

    D3 Loka Asocio-Membro, 200

    D4 Alia Esperanto-Asocio, ekzemple, ILEI, 200

 

    E Stipendioj

    Meritplenaj studentoj povas ricevi unu el la sekvaj stipendioj:

    E1 Studo-Kotizo, 3000 - 4000

    E2 Studo-Kotizo kaj Loĝado, 3600 - 4600

    E3 Studo-Kotizo kaj Loĝado kaj Manĝado, 4000 - 5000

 


Ĉe la plaĝo 
 

Ene de la insulo 
 

Esperanto-Frukto, tranĉita, belaj kvinpintaj steloj! 
 

Universitato de Hainan, nokte 
 

Se vi ŝatas ekzotikajn fiŝojn, la ĉina insulo Hainan vere plezurigas vin! 
 

Hainan ĉe sunsubiro 
 
 
Ĉe fiŝovilaĝo

 

http://www.esperanto-insulo.info/index.htm

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng