2011-08-30
 La 8-a eskortŝiparo de la Ĉina Mararmeo revenis al Zhoushan. |
La 28-an de aǔgusto la 8-a eskortŝiparo de la Ĉina Mararmeo revenis al Zhoushan, Zhejiang-provinco de Ĉinio, post sukcesa plenumo de la eskortaj taskoj en Adena Golfo kaj la maro de Somalio kaj vizito de Kataro kaj Tajlando.
La 8-a eskortŝiparo ekveturis al Adena Golfo kaj la maro de Somalio en februaro ĉi-jare. En la pasintaj 6 monatoj ĝi donis protekton al 507 ŝipoj kaj eskorton al 1 ŝipo liberigita de piratoj, elsavis 7 ŝipojn atakitajn de piratoj, helpis 2 fremdlandajn ŝipojn, garantiis sekurecon de la eskortitaj ŝipoj kaj la eskortŝiparo mem, kaj sukcese plenumis la eskortajn taskojn.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|