| 2011-08-30
 Noda Yoshihiko. |
Posttagmeze de la 26-a de aŭgusto, en la konferenco de Demokrata Partio, japana ĉefministro Kan Naoto deklaris eksiĝon kiel ĉefo de la Demokrata Partio. La 29-an de aŭgusto japana financa ministro Noda Yoshihiko elektiĝis kiel nova ĉefo de la Demokrata Partio de Japanio per la gajno de pli ol duono da balotiloj, venkinte ministron pri ekonomio kaj industrio Kaieda Banri. Li probable fariĝos la 6-a ĉefministro de Japanio en la pasintaj 5 jaroj.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|