La 29-an de aŭgusto inaŭguriĝis en Lasao, Tibeto, Jogurta Festivalo, kiu estas nomata ankaŭ Xuedun-festivalo, “Xue” en la tibeta lingvo signifas jogurton, kaj Dun – manĝado. Ĝi estas en la sesa monato laŭ la tibeta kalendaro, kaj estas unu el la plej gravaj festivaloj en Tibeto. En tiu festivalo oni prezentas tibetajn dramojn kaj okazigas solenajn religiajn ceremoniojn.