Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Guo Fenglian: de "fera knabino" al direkcia prezidanto (I)
2011-08-30

de A YONGNAN

 

    Ŝi ankoraŭ estas idolo, kvankam ŝi vivas pli multe en historio.

 


Guo Fenglian, sekretario de la kompartia filio de la Komunista Partio de Ĉinio en Dazhai dum la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento 

 

    Komence de marto de la kuranta jaro, en la loĝejo de la TPK-reprezentantoj el la provinco Shanxi por la sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK) kaj tiu de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), Guo Fenglian uzis 15 minutojn por iri de kunvenejo al manĝejo, ĉar preskaŭ ĉiuj, kiuj portas kun si foto-aparaton, volis preni foton kune kun tiu ĉi antaŭa "fera knabino" de la popola komunumo Dazhai de la provinco Shanxi. Ekde la aĝo de 17 jaroj, Guo Fenglian estis fotita kun sennombraj homoj, inkl. de Mao Zedong, Zhou Enlai, Deng Xiaoping, Zhu Rongji kaj multaj alilandaj ŝtatestroj.

 

    Tio estas rakonto kun 50-jaraj sortoŝanĝiĝoj: post alvoko de prezidanto Mao Zedong "Lernu de Dazhai en agrikulturo" en la jaro 1964, Guo Fenglian famiĝis kiel "fera knabino" tra la tuta lando. Poste, pro politikaj ŝanĝiĝoj, Guo Fenglian estis transpostenigita el la naskiĝloko. Nur ĝis la fino de la jaro 1991 Guo Fenglian revenis al Dazhai. Ĉi-foje, la iama "fera knabino" ne plu batalis kontraŭ la ĉielo kaj la tero, sed konkurencis en komerca maro. Forpasis alia deko da jaroj. Sub ŝia gvido, la tuta vilaĝo altigis sian totalan jaran produkto-valoron de 3.27 milionoj da juanoj en la pasinteco al 100 milionoj da juanoj en 2002. Nuntempe, pli-ol-60-jara Guo Fenglian ne volus multe mencii pri la pasintaĵoj. Ŝi esprimis al mi dum la intervjuo, ke oni devas transformi la penson, sed ne firme alkroĉiĝi al rutinaj reguloj.

 

    En 1964 la titolo de "fera knabino" cirkulis tra la tuta Ĉinio

 

    En 1964, Guo Fenglian en la aĝo de 17 jaroj jam famiĝis tra la tuta lando kune kun la titolo de "fera knabino". En Dazhai estis juna-virina sturma brigado konsistanta el 23 knabinoj, kiel ĝia estrino funkciis Guo Fenglian. Tiu ĉi sturma brigado estis brila punkto de la labora armeo de Dazhai en batalo kontraŭ katastrofo kaj gajno de rikoltoj. Tiam tiuj knabinoj ĉiam sturmis en la antaŭa fronto de batalo kontraŭ katastrofo, ili troviĝis tie, kie la labora tasko estis peniga. Ili ĉiuj plenumis la laboron pli multe ol viroj. Peniga laborego, kiun eĉ viroj havas malfacilon por ŝarĝi sur sin, multe konsumis la fizikan forton de tiuj knabinoj, tamen la lastaj firme kunpremis la dentojn, persiste eltenis la malfacilegon kaj penigon, kaj ilin venkis. En transportado de ŝtonaj materialoj, ili transportis pli multe ol viroj kaj dum vekt-portado, ili kuris pli rapide ol viroj, prenante tiujn penigajn laborojn kiel ĝojigajn aferojn. Miraklon ili kreis, sendube! En plena vintro, ili fosis frostitan teron, kaj pro svingado de la brakoj, skuado de instrumentoj kaj malvarmeco de la vetero, iliaj manoj estis plenaj de sangaj breĉetoj. Membroj de la komunumo Dazhai persvadis ilin kun simpatio, ke ili iom ripozu, sed Guo Fenglian respondis la unua: "La vetero estas malvarma, sed nia koro -- varma, la tero estas frostita, sed nia korpo ne, ĉiujn penigojn, kiujn supervenkis la malnova generacio, ankaŭ ni, junuloj, tion povas fari!" Kaj la komunumanoj de Dazhai elkore laŭdis ilin per "feraj knabinoj" kaj nomis tiun ĉi juna-virinan sturman brigadon "brigado el feraj knabinoj".

 


Guo Fenglian prezentas artan programeron en labora paŭzo por "feraj knabinoj" en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. 
 

 

    La tiamaj raportistoj venintaj al Dazhai estis tuj allogitaj de tiu ĉi "brigado el feraj knabinoj", kaj aroj da raportoj pri tiu ĉi "brigado el feraj knabinoj" estis publikigitaj sur lokaj, provincaj kaj aliaj ĵurnaloj, kaj dissenditaj el radio. Guo Fenglian estis la plej tipa kaj la plej elstara "fera knabino" el la brigado. La "brigado el feraj knabinoj" kaj "fera knabino" Guo Fenglian fariĝis modeloj lernindaj de la tutlandaj gejunuloj.

 

    Guo Fenglian denove montris sian kapablon en organizo kaj gvido de la "brigado el feraj knabinoj" dum batalo kontraŭ natura katastrofo. Antaŭ ol komenci la laboron, Guo Fenglian ĉiam serioze taksis ĝin, kaj poste faris tutecan planadon kaj ĉiuflankan aranĝadon laŭ la aĝo kaj fikiza forto de la membroj de la brigado por laŭeble disvolvi la kolektivan interhelpan forton. Tiuj knaboj ĉiam brile plenumis la laboron, pri kiu viroj sentis timon. En januaro 1966 la kompartia filio en Dazhai akceptis Guo Fenglian kiel membro de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    En junio 1973, 26-jara Guo Fenglian ekservis kiel sekretario de la kompartia filio de la Komunista Partio de Ĉinio en Dazhai. Ŝi iris sur la unuan kulminon de sia vivo. Ŝi rigardis kun kontenteco, ke Dazhai fariĝis spirita sanktejo, al kiu pilgrimis homoj el diversaj lokoj. Kompreneble, ne ĉiuj, super tiuj regas brila aŭreolo, povas percepti ombron post la aŭreolo.

 

    Guo Fenglian firme kredas, ke apogi sur siaj propraj fortoj kaj lukti kun penemo kaj diligenteco havas popularan signifon kiel ia spirito. Sed en tiu epoko ĉiuj homoj antaŭenpuŝitaj de la historio probable ne havis tempon por pripensi, ĉu la modelo de Dazhai taŭgas por ĉiuj kampoj de kamparo kaj urboj, por edukado, higieno, sciencoj, kulturo kaj eĉ nacidefendo. Ĉu tio havas universalan valoron kaj ĉu tio estas logika?

 

 
Guo Fenglian kiel sekretario de la kompartia filio de la Komunista Partio de Ĉinio en Dazhai laboras sur kampoj dum la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento.

 

    Efektive, kiam Dazhai kaŭzis sensacion sur la politika scenejo dum la Granda Kultura Revolucio de Ĉinio, ĝia modela signifo deiris pli kaj pli foren de la realaĵo de la ĉina kamparo.

 

    Fakte, eĉ Guo Fenglian ne kapablis forpeli malriĉecon de si mem. Ŝi rememoris: "Tiutempe, en Dazhai la jara pokapa kvanto de tritiko estis ĉ. 1.25 kilogramoj, tio eĉ ne povis plenigi la truon de muelilo. Laŭ kutimo de ĉinoj, oni manĝas nepre raviolojn en la tagoj de la Printempa Festo, grava tradicia festo rigardata de ĉinoj kiel nova jaro laŭ la luna ĉina kalendaro, sed tiam Dazhai-anoj preparis raviolojn per maiza faruno (raviolo estas farita per tritika faruno kun farĉaĵo el muelitaj viando kaj legomo). Sub tiuj malfacilaj kondiĉoj manĝi raviolojn el maiza faruno ja estis ĝojiga afero."

 

    En septembro 1980, Guo Fenglian ricevis anoncon ekster atendo. La anonco el la organiza departemento de la Xiyang-gubernia Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio ordonis, ke de la sama tago ŝi estas transpostenigita el la vilaĝo Dazhai, ŝia salajro estis fiksita laŭ la 24-a administracia klaso kaj ŝia servodaŭro startis de la sama tago. Guo Fenglian larmis. Post plorado, ŝi diris: "Mi obeas la transpostenigon." De tiam, ŝi silente forlasis Dazhai, por kiu ŝi batalis ĉ. 17 jarojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng