Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Mesaĝo de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de UNESKO
2011-08-31

    Estas por mi granda plezuro sendi miajn salutojn al ĉiuj partoprenantoj de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto.

 

    Koncentriĝante al "dialogo kaj reciproka kompreno", la elektita temo de la nuna Internacia Jaro de la Junularo de UN, vi kontribuas al la antaŭenigo de la idealoj de paco, libereco, progreso kaj solidareco, kiuj esencas por kapabligi la junularon kaj atingi la Jarmilajn Evolucelojn.

 

    En ĉi tiuj noblaj celoj partoprenas ankaŭ UNESKO, kies Membro-Ŝtatoj -- cite el nia Konstitucio -- "firme intencas evoluigi kaj kreskigi la rimedojn de komunikado inter siaj popoloj kaj uzi tiujn rimedojn cele al reciproka komprenado kaj pli vereca kaj perfekta konado de la vivo de aliaj".

 

    Estante distinga karakterizaĵo de la homa ekzisto kaj kovrante la tutan gamon de homaj emocioj, opinioj kaj valoroj, lingvoj funkcias kiel nemalhaveblaj portiloj de dialogo, toleremo, kompreno kaj respekto inter popoloj, sociaj grupoj kaj generacioj.

 

    La Esperanto-movado, fondita antaŭ pli ol cent jaroj, persiste promocias egalecon inter la lingvoj, kulturoj kaj popoloj de la mondo. Simile, UNESKO estas konvinkita, ke multlingveco iĝis esenca por konservi la mirindan diversecon kiu karakterizas la homaron, precipe en la nuna epoko de ĉiam kreskanta tutmondiĝo. Plie, estante integra parto de niaj identecoj multlingveco iĝis vaste agnoskata kiel strategia faktoro por paco kaj daŭrigebla evoluo.

 

    UNESKO do aplaŭdas la grandegajn klopodojn de esperantistoj ĉie en la mondo dum la lastaj jardekoj. Tiurilate la 96a Universala Kongreso de Esperanto formas valoran kontribuon al la lukto por antaŭenigi lingvan diversecon kaj reciprokan komprenon.

 

    Al la Universala Esperanto-Asocio kaj al ĉiuj partoprenantoj en tiu ĉi 96a Universala Kongreso de Esperanto, mi volas esprimi miajn plej varmajn bondezirojn por fruktodonaj kaj stimulaj laboroj.

 

    Irina Bokova

 

    Originalo (angla):

Message from Irina Bokova, Director-General of UNESCO, on the occasion of the 96th World Esperanto Congress, Copenhagen, 23 July 2011

 

(el http://linguistic-rights.org)

Redaktoro: Li Jianhua

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng