Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Filipina prezidanto atingis Pekinon
2011-08-31

    Vespere de la 30-a de aŭgusto filipina prezidanto Benigno S. Aquino III atingis Pekinon kaj komencis sian kvin-tagan ŝtatan viziton en Ĉinio.

 

    Aquino en sia vizito interparolos kun ĉina prezidanto Hu Jintao kaj intervidiĝos kun Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao. Li kaj ĉina vicĉefministro Wang Qishan partoprenos en la forumo pri duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro.

 

    Aquino vizitos ankaŭ la urbon Ŝanhajon kaj la provincon Fujian en sud-rienta Ĉinio.

 

    En la pasinta semajno la proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio diris, ke serio da interkonsentoj pri komerco, kulturo kaj pri amaskomunikiloj estos subskribitaj de Ĉinio kaj Filipinoj dum la vizito de Aquino en Ĉinio.

 

    Aquino vizitas Ĉinion kiel gasto de ĉina prezidanto Hu Jintao.

 

Redaktoro: Chen Ji

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng