Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto-kurso en madagaskara universitato
2011-09-01

    Instruado de Esperanto okazis en lernejoj ekde la jaro 1986 laŭ permeso de la ministrejo pri nacia edukado, kaj en universitato ekde la jaro 1995 ĉe beletra fakultato.

 

    La kursoj senpagaj kaj nedevigaj estas organizitaj de Centre International d' Espéranto (la Internacia Centro de Esperanto); du-nivela ekzameno okazas ĉiujare kun diplomoj por sukcesintoj: ATESTO pri LERNADO kaj ATESTO pri PRAKTIKA LERNADO.

    a) Campus Universitaire d' Ambohitsaina, Boite Postale 566, Antananarivo-101, Madagascar;

    b) La kurson gvidas RABEVAZAHA Désiré, Boite Postale: 3171, MG-101 Antananarivo, reto: desire_rabevazaha@yahoo.fr; ne pagata;

    c) 4/h/sem, sume: 80 horoj.

    (Informo de Germain Pirlot el Belgio)

    --------------------------------------------

 

     Rimarkoj de Henri Masson:

 

    Tiu ĉi kurso estas aldonita en la listo (EO) Esperanto-kursoj organizataj en universitatoj kaj alt-institutoj, sed tiu ĉi aldono fuŝis la finon de la dokumento pro trolongeco (la plago de Ipernity !) aldonota en la listo "Esperanto en Universitatoj" de la retejo de UEA kaj sur la retejo de egalite.hu: Universitataj kaj ĉef-lernejaj kursoj.

 

    Se vi havas konon pri ne menciita(j) kurso(j) okazanta(j) en universitatoj kaj altlernejoj, bv. nepre atentigi pri tio kaj Germain Pirlot el Belgio kaj la kursgvidanton.

 

    Por aliĝi al la listo Yahoo pri "Esperanto en universitatoj": universitato-subscribe@yahoogroups.com.

 

    Interesa kaj ekzemplodona dokumento pri Esperanto-instruado en Hungario: La stato de Esperanto en Hungario – kompakta resumo.

 

    Ĝisdatigo kaj vasta diskonigo de tiuj dokumentoj estas tre utilaj kaj necesaj en la momento, kiam okazas en Francio peticikampanjo por Esperanto en abiturienteco: Campagne pour l' espéranto au bac (8803 subskriboj ĝis la hodiaŭa tago).

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Oni povas mendi ĝin kontraŭ 27 eŭroj ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL, kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj. Ĝin oni povas aĉeti jam nun en la sidejo de la Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng