2011-09-01
 Tony Blair faras paroladon en la ceremonio por la unua eldono de la libro "A Journey" en la ĉina lingvo. |
La 30-an de aŭgusto okazis en Pekino la ceremonio por la unua eldono de la libro "A Journey" skribita de Tony Blair en la ĉina lingvo, aŭtobiografio de eksa brita ĉefministro Tony Blair, kaj eldonita de Yilin-eldonejo. Laŭ Tony Blair, li volus ke lia libro konigu al la legantoj "Politika gvidanto ne estas persono el alia astro". Tony Blair priskribis en la libro siajn proprajn spertojn dum kaj ekster sia ofictenado.
La libro "A Journey" skribita de Tony Blair estis eldonita en la pasinta jaro, kaj la prefaco estis aldonita speciale al la eldono en la ĉina lingvo. Tony Blair skribis en la prefaco: "Mi skribis la libron je la starpunkto de gvidanto, sed ne historiisto," kaj pri gravaj eventoj "mi ilin skribis je la starpunkto de ilia politikofaranto."
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|