2011-09-01 de MIREILLE GROSJEAN
Claude Gacond estas svisa pedagogo kaj arkivisto. Li esperantistiĝis en la jaro 1952 kaj aktivis en Svislando. Li evoluigis propran rektan metodon. Li fondis CDELI kaj la Kulturan Centron Esperantistan en La Chaux-de-Fonds. Ekde jardekoj li kutimas regule donaci la duonon de sia labortempo al Esperanto volontule. Plie li estis dum jardekoj parolisto ĉe Svisa Radio Internacia en la Esperanto-fako. Li estas honora membro de UEA, de ILEI kaj de la Svisa Esperanto-Societo (SES). Okaze de lia 80-jariĝo SES organizis festotagon honore al li.
Pli ol 100 personoj el 10 landoj ĉeestis la ceremonion, kiu okazis en la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kie CDELI funkcias. La ĉeestantoj povis sekvi tre interesajn kaj pozitivajn paroladojn de la prezidanto de la urba ekzekutiva konsilio Pierre-André Monnard kaj de la direktoro de la biblioteko Jacques-André Humair, kiu elstarigis la plurjardekan sindediĉan laboron de Claude Gacond por CDELI. Elstare interpretis al Esperanto Brian Moon kaj Istvan Ertl.
Substrekante la ligon inter Barato kaj Svislando parolis Probal Dasgupta, prezidanto de UEA; konkludante li menciis la unikan personecon de Gacond kaj lian "ekumenian" prezentmanieron de dokumentoj pri diversaj planlingvoj. Reinhard Haŭpenthal, redaktinto, transdonis al Claude Gacond publike la festolibron, kiu entenas pli ol dudek kontribuojn de fakuloj.
Pluraj personoj dankis Andrée Gacond, la edzinon de Claude, pro ŝia tutviva subteno; ŝi ricevis grandan bukedon.
Katalin Kovats, Ilona Koutny kaj Tomasz Ĉmielik kortuŝe prezentis la profundan signifon de sia kunlaboro kun Claude Gacond, kiu originas en la antaŭreĝimŝanĝa periodo. La staĝoj en KCE montris novajn horizontojn por orienteŭropanoj.
Ni povis aŭdi belegajn muzikpecojn danke al la Svisa Esperanto-Koruso kaj al aliaj muzikistoj. Fine de la festo okazis spontana koncerto post la 17a horo.
La salono de CDELI zumis kiel abelujo pro la vigla interparolo de gastoj. Tagmeze okazis akcepto kun aperitivo kaj bongustaj manĝaĵoj ofertitaj de la Urba Biblioteko. Claude Gacond estis intervjuita de loka radio. Lunde la 29an de aŭgusto en "L' Impartial" aperis pozitiva artikolo kun foto, kun anonco sur la titolpaĝo.
Postfesta programo organizita de Claude Gacond en La Sagne estis tre agrabla kaj sukcesa (kun fonduo kaj prezento de Georgo Handzlik).
Pluraj gastoj diris, ke de jaroj aŭ eĉ jardekoj ne okazis tia sukcesa solenaĵo en Svislando.
Por mendi la festolibron, kies titolo estas "Instrui, Dokumenti, Organizi", oni rilatu kun la eldonejo Iltis per jena adreso: editioniltis ĉe aol.com.
Redaktoro: Li Jianhua
|