Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Kvin fremdlandaj specialistoj ricevis specialan premion de ĉinaj libroj
2011-09-01


Ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong (meze) kaj Liu Binjie (la 3-a de dekstre), direktoro de la Ĉina Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Eldono, kune kun la premiitoj 

 

    La 30-an de aǔgusto okazis en la Nacia Granda Teatro de Pekino la 5-a Premiodona Ceremonio de Speciala Premio de Ĉinaj Libroj. Liu Yandong, ĉina ŝtata konsilanto, ĉeestis la ceremonion kaj disdonis premion al kvin premiitaj fremdlandaj specialistoj.

 

    La Speciala Premio de Ĉinaj Libroj establita de la Ĉina Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Eldono en 2005 celas honori fremdlandajn tradukistojn, verkistojn kaj eldonistojn, kiuj faris gravajn kontribuojn en diskonigo de Ĉinio, traduko kaj eldono de ĉinaj libroj, kaj akcelo de kulturaj interŝanĝoj de Ĉinio kaj aliaj landoj. La premio estas aljuĝita en ĉiu dua jaro kaj ĝis nun 22 fremdlandanoj ricevis la premion.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng