Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Diplomiĝa ceremonio de la elementa E-kurso de grupo Haohan kaj renkontiĝo de la E-kursanoj de la Ŝanhaja Fremdlingva Universitato
2011-09-01

    Antaŭtagmeze de la 27-a de aŭgusto la Ŝanhaja E-Asocio kaj la grupo Haohan okazigis la diplomiĝan ceremonion de la elementa E-kurso kaj la renkontiĝon de la E-kursanoj de la Ŝanhaja Fremdlingva Universitato. La ceremonion ĉeestis s-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio, s-ro Zhou Tianhao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la asocio, s-ro Chen Guoqing, direkcia prezidanto de la grupo Haohan, ĝin partoprenis ankaŭ la E-kursanoj, membroj de la asocio, E-kursanoj de la antaŭa vespera lernejo de la Ŝanhaja Fremdlingva Universitato kaj alilanda samideano Saed Abbasi Ramona, kiu estas en la urbo Ŝanhajo.

 

    Tiu ĉi E-kurso estis iniciatita de s-ro Chen Guoqing kaj ĉiuj ĝiaj lernantoj estas junaj laborantoj de la grupo Haohan. La E-kurso komencita en decembro 2010 funkciis en postlabora tempo po 2 fojoj semajne. Kiel ĝia instruisto servis s-ro Wang Minhao. Post 4-monata lernado, la kursanoj posedis fundamentajn sciojn pri Esperanto kaj scipovis interparoli en Esperanto.

 

    En la diplomiĝa ceremonio faris paroladon s-roj Chen Guoqing, Wang Minhao kaj samideano Saed Abbasi Ramona, ankaŭ reprezentanto de la lernantoj Deng Mengyao prezentis sian lernadon en la kurso.

 


Parolas s-ro Wang Minhao (la dua de maldekstre), prezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio. 
 

E-kursanoj diplomiĝintaj 
 

Ĉeestantoj de la diplomiĝa ceremonio 

 

(Kontribuo de Wang Minhao el Ŝanhajo)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng