2011-09-02 La 1-an de septembro komenciĝis la nova lernojaro 2011-2012 en Ĉinio. Esperanto estas daŭre enlistigita en la regula lernoprogramo de la Supera Mezlernejo Tian Jiabing en la urbo Baotou, Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Novaj unuajaruloj de la lernejo havas unu E-lecionon ĉiusemajne, kaj entute ĉirkaŭ 710 studentoj en la lernejo lernas Esperanton en 12 kursoj. Nun oni planas starigi E-societon en la lernejo. Tio ne estas ofte vidata en ĉinaj mezlernejoj.
Kial la lernejo akceptis Esperanton? En la jaro 2005 iu pola turisma grupo vizitis la Superan Mezlernejon Tian Jiabing. La grupo konsistis plejparte el esperantistoj. Estroj de la lernejo unuafoje aŭdis pri Esperanto. Post la vizito de la poloj lokaj samideanoj multfoje propagandis Esperanton al la estroj. Fine en la jaro 2008 la lernejo aranĝis libervolan E-kurson por lernantoj, kaj loka samideano Chen Deen gvidis la kurson. Tio allogis pli da lernantoj. En la komenco de 2009, mi estis invitita de la lernejo por gvidi pli da libervolaj E-kursoj. Post ne longa lernado de Esperanto, kelkaj lernantoj jam povis simple komuniki kun fremdlandaj esperantistoj. La direktoro decidis enlistigi E-kurson en la regulan lernoprogramon por unuajaruloj en la lernejo. Post la foriro de la antaŭa direktoro, la nova direktoro daŭre akceptis E-kurson. Ĝis nun jam vizitis la lernejon esperantistoj el aliaj partoj de Ĉinio, Japanio, Mongolio, Hispanio kaj Svislando. La nova direktoro miris, ke oni povas diskonigi la lernejon al aliaj landoj pere de Esperanto. Tion ne faris la instruistoj, kiuj instruas la anglan en la lernejo. Nun la lernejo volonte kontaktas fremdlandajn lernejojn, en kiuj ankaŭ iras E-kurso por interŝanĝi opiniojn aŭ spertojn pri Esperanto-lernado. La lernejo ankaŭ bonvenigas esperantistojn enlandajn kaj eksterlandajn. Interesantoj povas kontakti min ĉe: verdakoro@yahoo.com.cn
 Hispana E-instruisto Rafael Mateos González gvidas E-kurson. |
|
 Svisa esperantisto Dieter Rooke (meze) vizitas la Superan Mezlernejon Tian Jiabing. |
|
 Lernantoj en E-kurso |
|
 Mongola esperantisto Ankhbayar (maldekstre) kaj japana esperantisto MURATA Yukihiro (dua maldekstre) vizitas la mezlernejon. |
(Kontribuis Liu Baoguo)
Redaktoro: Liu Zijia
|