Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Guo Fenglian: de "fera knabino" al direkcia prezidanto (II)
2011-09-02

de A YONGNAN

 

    Antaŭa "fera knabino" kaj nuna direkcia prezidanto

 

 
Guo Fenglian en nuntempo

 

    Post transpostenigo de Guo Fenglian, la vilaĝo Dazhai ŝanĝis kvar kompartiajn sekretariojn. Kvankam oni vivis ne tiel malfacile kiel en la 60-aj kaj 70-aj jaroj, tamen oni neniel kuraĝis stari en la fronto de la epoko nek krei novon malgraŭ la energia penado. Dazhai-anoj sopiris pri Guo Fenglian en glora tempo kaj esperis, ke ŝi revenos al Dazhai kaj denove gvidos la vilaĝanojn krei novan miraklon.

 


Guo Fenglian (maldekstre) en la fabrikejo de ĉemizoj de Dazhai dum la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento 

 

    En novembro de 1991, Guo Fenglian, kiu forlasis Dazhai jam 11 jarojn, estis nomunita kiel la 8-a kompartia sekretario de la vilaĝo Dazhai en alvoko de amaspopolanoj. Kvankam tiam Guo Fenglian estis en la aĝo de 45 jaroj, tamen en ŝia sango pasiis energio kaj vivipovo. Nelonge post reveno al Dazhai, Guo Fenglian legis raporton kun titolo "Vento venis el la oriento kaj printempo frapas al la okuloj". Ŝi estis kortuŝita de serio da brilaj kaj penetrivaj paroloj de Deng Xiaoping en tiu ĉi fama artikolo, kiu ŝanĝis la penson kaj sorton de multaj homoj: "La esenco de socialismo estas liberigi laborfortojn, disvolvi produkton, ekstermi ekspluatadon, malaperigi la polariziĝon inter riĉeco kaj malriĉeco, kaj finfine atingi la komunan prosperon." "Plej planizita aŭ plej merkata ne estas esenca diferenco de socialismo kaj kapitalismo."

 

    Tiuj vortoj helpis al Guo Fenglian trovi novan historian logikon en nova epoko. Ĉu sin apogi sur siaj propraj fortoj kaj ĉu teni simplan vivon kaj peneman laboron, ĉiuj havis tiam novan signifon. Kaj Guo Fenglian komencis gvidi Dazhai-anojn entrepreni la duafojan kreadon. En printempo de 1992, Guo Fenglian kaj aliaj koncernaj personoj vojaĝis per trajno al Ŝanhajo. En tiu ĉi urbo, kiu fariĝos pioniro de disvolvo de la ĉina ekonomio en la delto de Yangzi-rivero kaj eĉ en la tuta Ĉinio, Guo Fenglian konis iujn novajn aferojn, inkl. de Karaokeo* kaj kafo.

 


Guo Fenglian (dekstre) kaj aliaj estraranoj de la vilaĝo en inspekto de forstumado de Dazhai 

 

    Kreado estas peniga kaj la duafoja kreado -- pli, dum la lasta estas multe pli peniga por tiuj, kiuj neniam spertis en la merkata ekonomia mondo, sed Guo Fenglian, kiu multe spertis en batalo kontraŭ la ĉielo kaj la tero, povis elteni ĉiajn ajn penigojn. Sekvis en Dazhai la fondiĝo de ĝenerala ekonomi-ekspluata kompanio, kiel ĝia direkcia prezidanto servis Guo Fenglian. Ŝi multe vojaĝis por vendi karbon, fondi fabrikon de cemento, venigi fakulojn, lerni administradon, komercan intertraktadon, vidigi rideton antaŭ la homoj petataj kaj eĉ drinkadon.

 

    Feliĉe, post spertado en starigo de entrepreno en malfacilaj kondiĉoj, Guo Fenglian fariĝis lerta kaj eĉ ellernis ekspansiigi markojn. Hodiaŭ, en la vilaĝo Dazhai prosperas 8 industrioj pri karbo, konstruaj materialoj, ŝpinado kaj teksado, fabrikado de vestoj, farado de vino, vinagro ktp, ekologia agrikulturo, turismado kaj aliaj, funkcias 13 entreprenoj registritaj per "Dazhai" kaj vendiĝas pli ol 30 specoj de produktoj kun marko de "Dazhai", el kiuj juglanda suko vendiĝas tra la tuta Ĉinio kaj senakvigitaj legomoj en la marko de "Dazhai" estas eksportitaj al Koreio, Japanio, Rusio kaj aliaj landoj. Guo Fenglian iniciatis aĉeti akcion per la vorto "Dazhai" kaj produkti agrikulturajn produktojn kun la marko "Dazhai". Oni taksis, ke en la kune investita kompanio nur la vorto "Dazhai", nevidebla kapitalo, okupas la akcion je pli ol 25%.

 

    En 2010 la totala ekonomia enspezo de Dazhai atingis 330 milionojn da juanoj, je 1300-oble pli multe ol tiu en la jaro 1980, kaj la pokapa averaĝa neta enspezo estis pli ol 10 mil juanoj, je 45-oble kreskante kompare kun tiu en la jaro 1980. En 1993, la vilaĝo Dazhai ekpraktikis la sistemon pri emerita pensio, kaj la vilaĝanoj en la aĝo de pli ol 60 jaroj ricevis ĉiumonate 200 juanojn kaj tiuj en la aĝo de pli ol 70 jaroj -- 300 juanojn. Samtempe, la infanoj al lernejoj ne bezonis pagi la lernokotizon kaj la studentoj al superaj lernejoj ĝuis la jaran stipendion je mil juanoj. En la jaro 2008 ĉiuj Dazhai-anoj ricevis asekuron pri kuracado.

 


Guo Fenglian dum la torĉa stafetado por la Pekinaj Olimpikoj en la stacio Taiyuan junie de 2008 

 

    Sub gvido de Guo Fenglian, Dazhai plenumis transformiĝon de la "politika marko" antaŭa al la "ekonomia marko" hodiaŭa. Guo Fenglian kaj la de ŝi gvidata vilaĝo denove fariĝis fokuso atentata de vehikloj post ĉ. 30 jaroj. Kaj Guo Fenglian denove revenis sub la historia spoto kune kun la vilaĝo Dazhai.

 

    En januaro de 2009, Guo Fenglian ricevis la honoran titolon de la 7-aj "Dek elstaraj virinoj de Ĉinio". Nun, ŝi estas membro de la konstanta komitato de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, sekretario de la kompartia filio en la vilaĝo Dazhai kaj direkcia prezidanto de la ĝenerala ekonomi-ekspluata kompanio, tamen inter ĉi tiuj titoloj Guo Fenglian preferas, ke oni vokas ŝin per "sekretario Guo" ol "direkcia prezidanto".

 

    ----------------------------------------------------------

    * Karaokeo: ĝenerale estas kantado, kiam la kantanto vidas antaŭ si sur la ekrano de televidilo aŭ komputila monitoro la kantatan tekston, kaj samtempe sonas la muziko. Estas tre oportune uzi tion por instrui aŭ interŝanĝi kantojn, aŭ almenaŭ por amuziĝi. Por krei komputilan karaokean dosieron, oni bezonas, unue, la kantotekston, kaj due, muzikan dosieron. (el http://eo.wikipedia.org/wiki/Karaokeo)

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng