2011-09-02 Namibo estas seka dezerto ĉe la okcidenta marbordo de Afriko. Ĝi troviĝas sur la teritorioj de Namibio kaj Angolo kaj entenas la Nacian Parkon Namib-Naukluft. La dezerto etendiĝas de la nordo ĝis la sudo (ĝis la rivero Oranje) kun longeco de 2 mil kilometroj kaj larĝeco de 160 kilometroj. Namibo havas la tutan surfacon de 95.034 kvadrataj kilometroj.
La dezerto estiĝis antaŭ 80 milionoj da jaroj kaj tiel ĝi estas la plej aĝa dezerto de la mondo. La tiea temperaturo varias de la taga je 50°C ĝis la nokta je 0 °C, la precipitaĵo ofte forestas dum jaroj, tiel nur kelkaj endemiaj plantoj evoluis tie, plej konata el ili estas la velviĉio.
Al la marbordo ĉe la Namibo alportas la Benguela-marfluo de la Antarkto malvarman akvon, kiu kaŭzas nebulon en la fruaj matenhoroj dum 200 tagoj en la borda regiono. Tiu nebulo donas la ĉefan akvofonton por la bestoj kaj plantoj de la dezerto.
Plantoj de la dezerto estas la velviĉio, Naras-arbusto en la pli malsekaj partoj. Bestoj de la dezerto estas la Namiba sabla geko, la namiba vipero, namiba dezerta skarabo, la oriks-antilopo.
En la dezerto funkcias la esplora stacio Gobabeb.
(el news.cn/environnement/ kaj wikipedia.org)
Redaktoro: Wang Lihua
|