2011-09-02
Lanĉo de spacveturilo Tiangong-1, parto de la unua tasko de la spacoŝipa renkontiĝo kaj kupliĝo de Ĉinio, prokrastiĝis pro malsukcesa lanĉo de unu satelito en la lasta monato, ĵaŭde diris proparolanto de kunhoma spaciala programo de Ĉinio.
La proparolanto diris, ke la ekzakta dato dependos de la rezultoj de enketo pri la malsukcesa lanĉo.
La celo-spacveturilo Tiangong-1, kiu kupliĝos kun tri spacŝipoj de 2011 ĝis 2012, estos lanĉata en la tria trimestro de la kuranta jaro, laŭ plifruaj raportoj. Ĝi kaj ĝia lanĉo-veturilo Longa Marŝo II-F, estis transportitaj al Satelit-Lanĉa Centro Jiuquan en julio por testo.
Maltrankviliĝo de la komandanto de la tasko venis de la fakto, ke la raketo Longa Marŝo II-F, kiu estos uzata por sendi la spacveturilon Tiangong-1 al orbito, kaj la raketo Longa Marŝo II-C, kiu malsukcesis sendi la eksperimentan sateliton al orbito, apartenas al la sama serio de lanĉo-veturiloj.
Plifruaj raportoj diris, ke Tiangong-1 kaj tri Shenzhou-spacoŝipoj testos teknikon de renkontiĝo kaj kupliĝo en 2011 kaj 2012 kaj sin preparos por la venonta konstruo de spacaj laboratorioj kaj fine spacostacio antaŭ 2020.
La senhoma spacoŝipo Shenzhou VIII estos espereble lanĉata en la kvara trimestro de la kuranta jaro. Ĝi estis transportita al la Satelit-Lanĉa Centro Jiuquan en la 26a de aŭgusto kiel la planita, ĵaŭde diris proparolanto de Oficejo de la Ĉina Kunhoma Spaciala Inĝenierio en gazetara konferenco.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|