2011-09-02
 Hu Jintao en la norda halo de la Popola Halo bonvenigas filipina prezidanto Benigno S. Aquino III |
Posttagmeze de la 31-a de aŭgusto ĉina prezidanto Hu Jintao en la Popola Halo faris interparolon kun filipina prezidanto Benigno S. Aquino III, kiu estas en ŝtata vizito en Pekino. La du gvidantoj atingis komunan opinion pri profundigo de la tradcia amikeco kaj akcelado de efektivaj kunlaboroj por altigi la strategian kunlaboron al nova nivelo. Hu Jintao diris, ke Ĉinio havas konsekvencan kaj klaran starpunkton kaj opinion. Ĉina flanko ĉiam opinias, ke la diskuto pri la Suda Ĉina Maro devas esti pace solvita de la koncernaj landoj pere de interkonsiliĝo kaj interkonsento. Antaŭ solvo de la problemo koncernaj landoj povas portempe lasi la diskuton kaj pozitive provi kunajn ekspluatadojn en koncernaj marareoj, tio havigas al la koncernaj landoj komunajn interesojn. Aquino diris, ke filipina flanko ripetis sian opinion en konservado de la regionaj stabileco kaj paco, kaj sin dediĉis al la plenumado de la “Manifesto de diversaj flankoj pri la Suda Ĉina Maro”, kaj ke la problemoj pri suda ĉina maro ne estas la tuto de la rilatoj inter Filipino kaj Ĉinio, ne devas influi rilatan disvolviĝon de la du landoj kaj iliaj amikecaj kunlaboroj en diversaj kampoj. Li esperis, ke la problemo estos solvita kiel eble plej frue por profitigi ambaŭ popolojn de la du landoj.
Redaktoroj: Su Yijun k Chen Ji
|