Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Akademio Internacia de la Sciencoj rande de pereo
2011-09-02

    La agado de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) ne plu povos daŭri en sia nuna formo, kaj eble tute estingiĝos ene de kelkaj jaroj. Tion antaŭvidas freŝa raporto de AIS mem. Pro la akuta situacio la estrarano de UEA pri scienca agado, Amri Wandel, iniciatis diskuton pri manieroj savi la "akademion", kiu efektive estas loza universitateca organizaĵo registrita en San-Marino. "La originala vizio de Frank, de internacia universitato sen muroj kaj sen limoj, kun studprogramoj en ĉiuj fakoj kaj multaj studentoj internacie, evidente estas tro ambicia", Amri Wandel tamen konstatas, responde al demando de Libera Folio.

 


AIS-anoj en Komárno, 2004 

 

    Akademio Internacia de la Sciencoj estis fondita komence de la 1980-aj jaroj, kaj poste oficiale registrita en la ŝtateto San-Marino. Inter ĝiaj membroj estas la Nobel-premiitoj Reinhard Selten kaj Miĥail Gorbaĉov.

 

    Ĝia ĉefa fondinto estas Helmar Frank, kiu en Kopenhago estis honorigita de UEA per diplomo pri elstara agado. Jam en la jaro 2004 la gazeto La Ondo de Esperanto elektis lin "la esperantisto de la jaro", kvankam li mem ne kutimas nomi sin Esperantisto, kaj preferas nomi Esperanton "ILo" - mallongigo de Internacia Lingvo.

 

    En la sama jaro 2004 li kaj aliaj gvidantoj de Akademio Internacia de la Sciencoj aktivis ĉirkaŭ la fondo de "Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS" en Komárno, Slovakio. La projekto tamen fiaskis pro manko de la atendita ŝtata subteno. Plej laste ekde la kolapso de tiu utopia projekto kaj la flankeniĝo de Helmar Frank oni eble povas ekkalkuli la subeniron de la tuta Akademio Internacia de la Sciencoj.

 

 

 

    Multaj aktivuloj de AIS maljuniĝis aŭ forpasis, novaj fortoj mankas, kaj la financoj estas en malordo. Ankaŭ la San-Marina ŝtato ne plu interesiĝas pri AIS, aktivuloj konstatis en lastatempaj diskutoj.

 

    Delonga problemo por AIS estas ĝia apero en iu nepublika listo de "fikciaj universitatoj", kiuj disdonas diplomojn kontraŭ pago, sen kontrolo de studado. Tio rezultis el erara informo donita de la ŝtato San-Marino al eŭropaj instancoj pri la jama malfondo de AIS.

 

    Por konvinki la oficialajn instancojn de San-Marino, ke AIS ja ekzistas, necesus ke reprezentanto de AIS persone vizitu la koncernan oficejon. Tion AIS dum multaj jaroj ne sukcesis aranĝi.

 

    Ĝuste la oficiala rekono en San-Marino kaj kunlaboro kun UEA kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) donis al AIS la eblon formale ekzameni studentojn pri iuj studobjektoj, sed la diplomoj de AIS neniam ekhavis efektivan signifon. La komplika organiza strukturo kun "kolegioj", "klerigejoj" kaj "sektoroj" ĉiam pli ekaspektis malplena ŝelo, pensiganta pri la solenaj roboj kaj balteoj uzataj en la ceremonioj de AIS.

 

    Fine de septembro, dum la "Sanmarineca Universitata Sesio" en Sibiu, Rumanio, AIS devos elekti novan gvidantaron por la sekva trijara periodo.

 

    Prepare al tiu elekto Reinhard Fössmeier nome de AIS dissendis oficialan komunikon, en kiu li konstatis, ke AIS dum kvarona jarcento sukcese kunlaboris kun universitatoj kaj ŝtataj instancoj en pluraj landoj, sed tamen ne sukcesis interesi novan generacion de esperantlingvaj sciencistoj, kiuj povus daŭrigi ĝian laboron. Tial li konstatas, ke la agado de AIS kredeble ne povos daŭri en la ĝisnuna formo.

 

    - Eble eĉ tiu ĉi senato estos la lasta de AIS, kaj ĝia precipa tasko estos konduki la akademian laboron al bonorda fino. Tio signifas precipe, ke jamaj studentoj de AIS havu la eblon studi ĝis sia fina ekzameno, skribas Reinhard Fössmeier en la AIS-komuniko.

 

    Por malhelpi la kolapson de AIS, Amri Wandel, la estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado, iniciatis kampanjon por savi la saveblajn partojn de la agado. La situacio de AIS estis pritraktita en kunsidoj dum la Universala Kongreso en Kopenhago, kaj poste dum la Itala Kongreso de Esperanto, kie ĉeestis kelkaj el la aktivuloj de AIS.

 

    - Necesas kapti la malmultan potencialon kaj forton kiu restas je la dispono de AIS por savi kaj evoluigi la relative bonfartajn partojn de ĝia agado, kaj (almenaŭ momente) cedi la partojn kiuj ĉiukaze vegetas aŭ estas kolapsantaj, konstatis Amri Wandel poste en reta diskuto.

 

    Libera Folio:Por kiuj konkretaj celoj laŭvi necesas, ke AIS plu ekzistu?

 

 

 

    Amri Wandel: AIS estas unika ĉar ĝi efektivigas sciencan instruadon en Esperanto. Ĝi ankaŭ estas la sola institucio en kiu membras centoj (la oficiala nombro estas 700) da Esperanto-parolantaj sciencistoj kaj universitatanoj, kelkaj el ili sufiĉe renomaj en siaj landoj.

 

    Libera Folio: Kion eblas fari por ke AIS plu vivu kaj prosperu, kaj kiu tion faru?

 

    Amri Wandel: La originala vizio de Frank, de internacia universitato sen muroj kaj sen limoj, kun studprogramoj en ĉiuj fakoj kaj multaj studentoj internacie, evidente estas tro ambicia por la nuna monda situacio kaj por la restinta, finance kaj nombre malforta AIS. La praktika solvo estas investi la fortojn kaj la varbadon de novaj, junaj personoj al la prosperaj kaj kreskantaj partoj de AIS: la komunaj IKU-AIS-sesioj kaj retaj kursoj, al kio povas helpi UEA kaj ILEI, respektive.

 

    Libera Folio: Ĉu vi kredas, ke tio sukcesos?

 

    Amri Wandel: La respondo dependas de la celo. Se, kiel verŝajne dezirus kelkaj el la nunaj gvidantoj de AIS, oni celas internacian institucion kun studentoj en ĉiuj fakoj kaj niveloj laŭ la originala vizio de Frank, la ŝancoj laŭ mi ne estas bonaj. Sed se oni pretos kompromisi por pli realisma modesta plano kaj unue koncentriĝi pri la plifortigo de la "esperantisma" parto de Akademio Internacia de la Sciencoj - IKU-AIS kaj Internacia Vintra Universitato, kiuj daŭre prosperas; kunlaboro kun Esperanto-organizaĵoj kiel ILEI kaj edukado.net por konstrui retajn studprogramojn - tiam estas bona ŝanco progresi. Post financa kaj persona kresko kaj refortiĝo de AIS oni povos provi realigi malpli ambiciajn projektojn, en la direkto de universitataj studprogramoj limigitaj al malmultaj fakoj kaj niveloj.

 

(El http://www.liberafolio.org)

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng