Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Partopreno en la 44-a ILEI-konferenco
2011-09-05

    Tri personoj el Herzberg veturis al la ĉi-jara ILEI-konferenco okazinta en Kopenhago. Zsófia Kóródy, prezidantino de AGEI (germana landa sekcio), prezentis la Germanan Esperanto-Centron/Interkulturan Centron Herzberg kaj prelegis pri la multkampa eduklaboro. Aliaj prelegoj ŝiaj temis pri projektoj, pri la KER-ekzamenoj kaj pri tio, kiel oni povas instrui simple kaj efike en naturaj cirkonstancoj.

 

    Kiel estrarano de ILEI, Zsófia Kóródy partoprenis ankaŭ en la estrara kaj komitata kunsidoj. Ŝi invitis ILEI organizi la konferencon en la jaro 2013 en Herzberg am Harz, Germanio.

 

    Ankaŭ Nepre, korea staĝanto ĉe ICH venis por spertiĝi en tiu ĉi grava internacia renkontiĝo kaj la tria kunveturanto estis Teresa Liberska, nova loĝanto en la Esperanto-urbo, kiu helpas la ILEI-administradon.

 

    Ĉi-sube estas kelkaj fotoj pri la evento.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 


Grupfoto kun ILEI-partoprenantoj el ĉiuj kontinentoj 
 

ILEI-estraro (Zsófia Kóródy ĵus fotas) dum la inaŭguro de la 44a konferenco en Kopenhago 
 
 
Komitatanoj de ILEI kun estraranoj
 

Komitata kunsido kun sekciaj reprezentantoj el ĉiuj kontinentoj 
 

Zsófia Kóródy kun s-ro Lee Jung-kee, prezidanto de la korea ILEI-sekcio 
 

Stefan MacGill (ILEI-prezidanto) kaj Teresa Liberska (membro-administranto) dum komitata kunsido 
 

Stefan kun la teknika helpo de Zsófia Kóródy prezentas novan instru-materialon kaj projekton "Esperanto 125". 
 

Prelego de Zsófia Kóródy pri KER-ekzamenoj kun praktika ekzercado 
 

Julian Hernandez, estrarano de ILEI, amuzas la publikon per belaj kantoj. 
 

Dum sia metodika prelego Zsófia Kóródy laborigas la partoprenantojn. 
 

Teresa (maldekstre) kaj Zsófia Kóródy (dekstre) en internacia amika rondo 
 

Nepre, staĝanto ĉe la Interkultura Centro Herzberg kaj s-ro Lee Jung-kee 
 

Solena fermo de la 44-a ILEI-konferenco: ILEI-estraranoj kun nova sekretario Trezoro (maldekstre) kaj Karsten Fledelius, profesoro de la kopenhaga universitato (meze) 

 

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng