2011-09-05 de ZHANG MO
 Farado de emblemo sur la flago. |
|
 Kudrado |
|
 Tondado |
|
 Gladado |
|
 Gladado |
|
 Flago-farado |
Kiel oni faras la flagon de la Ĉina Komunista Partio (KPĈ) kun la desegno de or-flavaj falĉilo kaj martelo. "Por la farado necesas sep procedoj: tinkturado, vaporumo, lavado, kudrado, tondado, gladado kaj ordigado," diris Liu, direktoro de la Pekina Jinggong-a Flago-fabriko. La plej malfacila procedo estas tinkturado. Estas varmege en laborejoj, precipe en somero kiam la temperaturo superas 40 gradojn C. Tinkturado postulas altan temperaturon, alie, la koloro ne povas esti optimuma. La flago estas farita el speciala materialo, kiu timas akvon, tial oni devas de tempo al tempo forviŝi ŝviton sur si. "Ĉiu flago estas farita strikte laŭ normo."
Por fiksi la koloron de la ŝtofo oni devas vaporumi duonhoron per alta temperaturo. Estas mirinde, ke antaŭ la vaporumo la flago estas purpura kaj poste ĝi fariĝis ruĝa. Sekve estas lavado por forigi la supraĵan koloron. En tiu ĉi procedo eĉ la vestoj de laboristoj ruĝiĝas, ĉar la ruĝa akvo ŝprucas sur iliajn vestojn.
La fabriko estas asignita de la Organiza Departemento de la Centra Komitato de KPĈ por fari kompartiajn flagojn. Ĝi ankaŭ estas la sola fabriko por fari la naciajn flagojn de Tiananmen-placo. En pli ol duonmonato, la fabriko produktis pli ol 30 mil kompartiajn flagojn. Direktoro Liu konigis, ke la fabriko produktas flagojn de kvin grandecoj. Ĉijare pro la 90a datreveno de KPĈ, la vendokvanto de la flagoj duobliĝis.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|