Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Franca verkisto eldonis libron pri la vera Tibeto
2011-09-05

de PENG MENGYAO

 


Kredantoj ĉe strato de Lhasa 

 

    "Tute malsame kun mia imago estas, ke markoj de amaso da vendejoj ĉe stratoj de Lhasa estas tibetlingvaj, en temploj videblas multaj vizitantoj, preĝflagoj flirtas super Lhasa, videblas ankaǔ riverencadantaj kredantoj ĉe vojoj. Se tibetaj kulturoj estus detruataj kaj tibetanaj kredoj estus limigataj, kial mi povas vidi tion?" diris al mi franca verkisto Maxime Vivas intervjuate en Parizo. 

 

    Vivas estas verkisto kaj raportisto fame konata en Francio. Liaj ĉefaj verkoj havas "Alia Flanko de Raportista Organizo sen Landlimo" kaj "Bruna Parizo". Lia nova libro "Ne estas tia 'Budhano': Alia Nevidita Flanko de Dalai-lamao" baldaǔ eldoniĝos en Francio. Antaǔ nelonge Vivas konigis al raportistoj sian originan intencon verki la libron kaj veran Tibeton en siaj okuloj.

 

    Li diris, ke de longa tempo la informoj pri Tibeto diskonigitaj de francaj amaskomunikiloj preskaǔ estas samaj. Somere de 2010 kun nekompreno kaj scivolemo al Tibeto li kaj kelkaj francaj raportistoj vojaĝis al Tibeto.

 

    Post reveno de Tibeto Vivas dronis en medito kaj komencis enketojn pri tibeta stato kaj Dalai-lamao. Li legis multe da materialoj kaj dokumentoj, kolektis diversajn vidpunktojn, penadis por trovi la veraĵon kaj fine redaktis la libron.

 

    En sia libro li prenzentis multe da vidpunktoj de Dalai kaj liaj subtenantoj, kaj montris multajn memkonstraǔdiritajn vidpunktojn inter ili. "Mi malkaŝis mensogojn de Dalai kaj liaj sekvantoj per iliaj propraj vortoj," diris Volas.

 

    "Tibeto regita de Dalai ne estas paradizo. En rememoraĵoj de Dalai oni povas vidi, ke la servutuloj ne havas personan liberecon. Ili ĉiam okupiĝis pri peza laboro kaj ofte suferis kruelan punon pro tre malgranda afero. Dalai-lamao diris, ke li devigite foriris el Tibeto kiam li ne entreprenis tibetan socian reformadon pro manko de tempo. Tamen li menciis en siaj rememoraĵoj, ke tiam li iam intencis konstrui alian palacon ekster la Potala Palaco."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng