2011-09-05
 Ĉina ĉefministro Wen Jiabao (meze) interparolas kun 91-jara Shi Changxu (maldekstre), fama materialsciencisto kaj pioniro pri esploro kaj fabriko de alttemperatura alojo.
|
Antaŭtagmeze de la 4-a de septembro Wen Jiabao, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, vizitis 3 famajn sciencistojn en iliaj hejmoj. La 3 sciencistoj estas Ye Duzheng, Shi Changxu kaj Wang Zhongcheng, gajnintoj de la plej alta scienc-teknika premio de la ŝtato. Kune kun ili ĉefministro Wen Jiabao diskutis pri disvolvo de ĉinaj scienc-teknikaj aferoj kaj esprimis al ili sincerajn bondezirojn.
Ĉefministro Wen Jiabao ĉiam estimas sciencistojn de maljuna generacio, kiuj faris rimarkindajn kontribuojn al sciencaj, teknikaj kaj sanaj aferoj de Ĉinio. Kun multaj el ili li tenas longatempan rilaton kaj ĉiujare iras viziti ilin.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|