2011-09-05
Komence de septembro 2011 Unuiĝo Franca por Esperanto importis de Brazilo 45 ekzemplerojn de la lernolibro Esperanto por Lernejaj Klasoj, de Josias Barboza. La lernopakaĵo konsistas el volumoj 1 kaj 2 de la lernanto kun son-lumdiskoj kaj la koncernaj gvidlibroj por instruistoj. Ĝin eldonis Unio Planeda kaj Brazila Esperanto-Ligo. (www.lernejajklasoj.net)
Multe kontribuis por tiu elekto la teknikaj kaj didaktikaj ecoj de la lernopakaĵo, taŭga por unulingva grupa lernado, kaj la favoraj recenzoj de Katalin Kováts, Stefan MacGill kaj Gražina Opulskiene, publikigitaj respektive en la revuo Esperanto (Decembro 2010), en la poreduka portalo Edukado.net, en la Internacia Pedagogia Revuo kaj en la revuo La Ondo de Esperanto.
La okuloj de la tutmondaj esperantistoj rigardas refoje al Francujo, tradicia lulilo de Esperanto, kie ĝi spertas novan progresigan ondon kaj unuafoje al Brazilo.
En ambaŭ landoj koviĝas aŭspiciaj ovoj por la tutmonda progreso de Esperanto. Kelkaj konkretaj rezultoj jam vidiĝas. Venos pliaj.
el Edukado.net
Redaktoro: Chen Ji
|