Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Signifo de la tri atingoj de la Komunista Partio de Ĉinio
2011-09-05

de CHEN YEJUN

 

 


Yang Jinhai en http://www.people.com.cn/ 

 

    Post celebra kunveno de la 90-a datreveno de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio okazinta en Pekino, mi telefone intervjuis Yang Jinhai, ĝeneralan sekretarion de la Centra Buroo de Kompilado kaj Tradukado.

 

    Yang Jinhai esprimis, ke la parolado de la ĝenerala sekretario Hu Jintao resume prezentis tri gravajn atingojn, kiujn akiris la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 90 jaroj post sia fondiĝo. Tiuj tri gravaj atingoj havas grandan historian signifon. Retrorigardinte la pasintajn 90 jarojn de post fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, oni havas multon por paroli kaj multajn spertojn por resumi de pluraj flankoj. Kaj oni povas pluapaŝe klarigi la tri gravajn atingojn faritajn de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ties signifon je la ĉina historio anktiva, moderna kaj nuntempa.

 

    Je la antikva historio de Ĉinio kun 5000-jara civilizacio

 

    La tri brilaj atingoj akiritaj de la ĉina popolo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio havas gravan signifon por disvolvo de la monda historio.

 

    En la 5000-jara civilizacia historio de Ĉinio estis pompaj epokoj kaj ankaŭ prospero en paco, kiaj en la dinastioj Han kaj Tang, kies sinteza landforto estis ege potenca. Nun, la Komunista Partio de Ĉinio gvidas la ĉinan popolon, kaj akiris post 90-jara luktado gigantajn brilajn sukcesojn, kreante epokon de paco kaj prospero. Kvankam Ĉinio estis ege malfermita al ekstero dum la epoko de paco kaj prospero de la dinastioj Han kaj Tang, tamen ili ne faris interŝanĝojn kun najbaraj landoj pro siaj ne tiel potencaj produkto-fortoj. Nun estas tutgloba epoko, kaj disvolviĝo de Ĉinio en ekonomio, politiko kaj socio ne nur kontentigis ĉiutagan bezonon de 1.3 miliardoj da ĉinaj popolanoj, sed ankaŭ donis favoron al la tuta mondo. La grandaj atingoj akiritaj de la ĉina popolo sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio dum la pasintaj 90 jaroj havas gravan signifon ne nur por disvolviĝo de la ĉina nacio, sed ankaŭ por tiu de la tuta mondo. Same kiel tio dirita de ĝenerala sekretario Hu Jintao en sia parolado, tiuj tri atingoj fundamente ŝanĝis la estonton kaj sorton de la ĉinaj popolo kaj nacio, neturneble finis enlandan tumulton kaj eksterlandan agreson, mizeran sorton de Ĉinio kun malriĉeco kaj povreco en moderna epoko kaj neturneble startigis la historian marŝon de la ĉina nacio al senĉesa disvolviĝo kaj plifortigo, kaj ankaŭ al ĝia granda reprosperigo, kaj tute renovigis la fizionomion de Ĉinio kun la civilizacia historio de pli ol 5 mil jaroj. La granda reprosperigo de la ĉina nacio prezentas senprecedence brilan perspektivon. Evidentas en la homa historio ŝanĝiĝoj de la ĉina socio kaj tiuj de la sorto de la ĉina popolo, ties amplekseco kaj profundeco, kaj ties politika influo kaj socia signifo.

 

    Je la pli-ol-170-jara moderna historio de Ĉinio post la Opia Milito

 

    La Komunista Partio de Ĉinio gvidas la ĉinan popolon iri sur la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj al sendependeco, prospero kaj potenco. Kaj la atingoj estas rimarkindaj.

 


Mararmeaj ŝipoj de la dinastio Qing atakataj de britaj ŝipoj en la buŝo de la Perla Rivero (desegnita de pentristo en la britaj trupoj). 

 

    En la Opia Milito, Ĉinio suferis de tumultoj enlande kaj de agresoj de aliaj landoj. Tiam en Ĉinio fortis feŭdaj potencoj kaj la ĉina popolo multe suferis de superrego kaj sklavigo de alilandaj kolonistoj, kaj tio estas tre rare vidita en la historio de la homaro. Sub tiuj kondiĉoj generacio kaj generacio da ĉinoj kun noblaj idealoj sange batalis, kaj finfine la ĉina popolo gvidata de Sun Jatsen renversis la feŭdan reĝimon imperiestran kaj fondis respublikon, sed ankoraŭ ne ŝanĝiĝis la situacio de la duonfeŭda kaj duonkolonia socio. Savado de la lando falis sur la Komunistan Partion de Ĉinio teorie gvidatan de Maksismo. Tra la 28-jara novdemokratia revolucio la Komunista Partio de Ĉinio plenumis la taskon de savado de la lando, sed ankaŭ ne finis tiun de prosperigo de la lando. Post kelkdek-jara esplorado, precipe post pli-ol-30-jara reformado kaj pordo-malfermo, potenco de la lando estas en konstruado. Kaj jam vidiĝas la aŭroro de reprosperigo de la ĉina nacio.

 

    Je la pli-ol-90-jara nuntempa historio de Ĉinio post la Movado de la Kvara de Majo 1919

 

    La Komunista Partio de Ĉinio gvidante la ĉinan popolon kreis grandan modernan civilizacion, tiu granda merito estas registrita en la historio por eterne.

 


Al la placo Tian' anmen iras manifestantoj de la Pekina Universitato, lulilo de la Movado de la Kvara de Majo 1919. 

 

    Ĉinio ĉiam klopodas por realigi la modernigon en la nuntempa epoko, strebas por modernigo de la ĉina civilizacio, tamen por vere realigi la modernigon, oni devas preni la Movadon de la Kvara de Majo 1919 kiel distingilon, precipe tiun de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Kvankam la Movado de la Kvara de Majo 1919 prezentis novan kulturon, kaj eĉ kreon de nova civilizacio de la ĉina nacio, tamen tio, kio estas efektive nova kulturo kaj nova civilizacio, estis neklara sub la tiama historia kondiĉo.

 

    Kiel avangarda politika partio, la Komunista Partio de Ĉinio ŝarĝas sur sin ege malfacilan kaj pezan taskon: gvidi modernigan transformiĝon de la ĉina socio. Modernigo de la ĉina kulturo estas grava parto de transformiĝo de la ĉina socio. Post 90-jara penado, la Komunista Partio de Ĉinio gvidis la ĉinan popolon akiri gigantajn atingojn en revolucio, konstruo kaj reformo, kaj samtempe respondis la gravan demandon “kiamaniere Ĉinio iros al modernigo” elmetitan dum la Movado de la Kvara de Majo 1919.

 

    La Komunista Partio de Ĉinio ĉiam reprezentas orientilon de la ĉina avanĝarda kulturo. Ĝenerala sekretario Hu Jintao montris en sia parolado, ke sur la vojo al antaŭo oni devas plenforte antaŭenpuŝi la socialisman kulturon al granda evoluo kaj al la granda prospero, firme kaj neŝanceleble disvolvi avangardan socialisman kulturon. La nova kulturo, kiun oni deziras starigi, estas avangarda kulturo kun maksismo kiel kerno, ĝi ne estas simpla tradicia kulturo de Ĉinio nek okcidenta kulturo simple transportita, sed la nova kulturo kaj la nova civilizacio kun maksismo kiel kerno, la kulturo kombinita kun praktiko de la revolucio, reformado kaj konstruado de Ĉinio, kaj samtempe la kulturo kunfandiĝinta kun la ĉina tradicia kulturo kaj kun elementoj de la monda avangarda kulturo.

 

    Kompreneble, oni povas de pluraj flankoj sperti, realigi kaj resumi la sistemojn pri la vortoj uzataj en la ĉina kulturo, pri la filozofia pensa maniero de ĉinoj, pri la filozofia sociscienco, pri la pensa kulturo, pri la amaspopola kulturo kaj pri aliaj. La nova civilizacio kaj la nova kulturo de la nuna Ĉinio ege diferencas de tiuj antaŭ la Movado de la Kvara de Majo 1919. Antaŭ tiu ĉi movado estis la ĉina tradicia kulturo, kaj post la Movado de la Kvara de Majo 1919, sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina kulturo havis radikalan transformiĝon, de la tradicia kulturo al la moderna kulturo.

 

    La transformiĝo de la ĉina civilizacio estas en pluraj flankoj: de la tradicia agrikultura civilizacio al la moderna industria civilizacio, de la tradicia feŭda reĝimo de la duonfeŭda kaj duonkolonia socio al la socialisma reĝimo kun ĉinaj trajtoj. La transformiĝo de la ĉina civilizacio havas signifon por la mondo, kaj precipe por postrestintaj kaj evoluantaj landoj ĝi havas gravan signifon referencan.

 

    Ĝenerala sekretario Hu Jintao montris en sia parolado farita en la unua de julio, ke sur la vojo al antaŭo oni devas plenforte antaŭenpuŝi la socialisman kulturon al granda evoluo kaj al la granda prospero, firme kaj neŝanceleble disvolvi avangardan socialisman kulturon. Nuntempe, la tuta mondo donas atenton al Ĉinio, al la vojo, kiun Ĉinio prenas, kaj al la fenomeno de Ĉinio. Tio montras, ke la mondo atentas disvolviĝon de Ĉinio kaj ankaŭ ke Ĉinio altigis sian lokon en la internacia komunumo.

 

    En tiu ĉi situacio oni devas studi ne nur pri nunaj gravaj aferoj, sed ankaŭ pri gravaj aferoj de modernaj kaj nuntempaj ĉinoj, kaj pri la ĉina historio antaŭ pli ol cent jaroj kaj eĉ antaŭ pli ol mil jaroj. Oni devas profunde studi pri la ĉina vojo, pri la ĉinaj spertoj kaj pri la ĉina civilizacio nuntempa, praktike, teorie kaj science; oni devas studi pri kapitalismo kaj ankaŭ pri socialismo, kun la celo armi la popolon per tiuj esploraj fruktoj kaj plibone prezenti la ĉinigan maksismon al la mondo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

    Notoj:

    * La Opia Milito: en la moderna historio de Ĉinio dufoje okazis Opia Milito. La unuafoja Opia Milito okazis de junio 1840 ĝis aŭgusto 1842 kaj la duafoja -- de oktobro 1856 al oktobro de 1860. La du opiaj militoj faris Ĉinion iom post iom la duonfeŭda kaj duonkolonia.

    * La Movadode la Kvara de Majo 1919: centopocenta patriota movado de la ĉina popolo kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo okazinta en Pekino la 4-an de majo 1919, kiun kaŭzis pro tio, ke la Pariza Paca Konferenco donacis al Japanio ĉiujn rajtojn kaj interesojn de Germanio antaŭ la Unua Monda Milito en la provinco Shandong de Ĉinio.

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng