2011-09-05
 Italaj juveloj en la ekspozicio |
La 4-an de septembro inaŭguriĝis en Ĉina Nacia Muzeo ekspozicio "125 jaroj de Italaj Pompaĵoj", en kiu ekspoziciiĝas 600 artaĵoj inkluzive de juveloj kaj brakhorloĝoj reprezentantaj la plej grandan sukceson de itala arta projekto. Ili prezentis stilon kaj trajtojn de itala arta projekto kaj ĝia disvolvo, kaj montris estetikan koncepton kaj vivmanieron de italoj.
En sia antaŭparolo al la bilda albumo de la ekspozicio sinjoro Attilio Massimo Iannucci, itala ambasadoro en Ĉinio, skribis, ke la ekspozicio estas granda kunveno por akceli artan kaj kulturan interŝanĝon inter Ĉinio kaj Italio.
La ekspozicio fermiĝis en la 3-a de novembro.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|