Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Filipina prezidanto en Ĉinio kultas siajn prapatrojn
2011-09-05


Aquino III en la familia templo kultas la prapatrojn. 

 

    Vespere de la 3-a de septembro filipina prezidanto Benigno Aquino III en sia unuafoja vizito en Ĉinio iris al Hongjian-vilaĝo de Zhangzhou en Fujian-provinco, suda Ĉinio por kulti la prapatrojn. La vilaĝo Hongjian estas la prapatra hejmloko de lia forpasinta patrino kaj eksa filipina prezidanto s-ino Corazon C. Aquino. La 14-an de aprilo, 1988 Corazon C. Aquino, la patrino de Aquino III, venis al la vilaĝo Hongjian por kulti siajn prapatrojn. Ŝi persone plantis ĉe la familia templo abion, kaj nun la arbo jam estas tre alta. De tiam forpasis 23 jaroj, ĉi-foje la filo de Corazon C. Aquino, la nuna prezidanto de Filipino Aquino III, sekvante la paŝojn de sia patrino, suriris la vojon al ŝia hejmloko. Li en la loko najbare de la abio persone plantis pinon kun deziro, ke la posteuloj ĝuu ĝiajn ombrojn.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng