2011-09-05
Inter la tagoj de la 3a kaj la 4a de septembro la Esperanto-societo de la Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio varbis 110 novajn membrojn inter novaj universitatanoj.
Membroj de la societo propagandis Esperanton al novaj studentoj. Ili demandis: "Kio estas Esperanto? Ĉu ĝi estas la angla lingvo, aŭ ĝi inkluzivas multajn diversajn lingvojn?" Oni pacience prezentis kion estas Esperanto kaj kian funkcion Esperanto havas, kaj montris al la studentoj bildojn de la E-societa movado. Oni ankaŭ invitis la demandantojn lerni de la kursoj de la societo! Aŭskultinte la klarigon, la novaj studentoj komprenis kion estas Esperanto kaj iuj decidis aliĝi al la societo por kune lerni la lingvon kun aliaj membroj.
Ekde la venonta semajno s-ro Liu Baoguo instruos Esperanton al la novaj aliĝintoj ĉiusabate vespere, kaj la leciono daŭros du horojn. En la Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio troviĝas pli ol 70 societoj, kaj E-societo estas unu el ili. Je la komenco de ĉiu nova lernojaro en septembro ĉiuj universitataj societoj konkurse varbas novajn membrojn.
(Kontrubuis Liu Baoguo)
Redaktoro: Liu Zijia
|