Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio reguligos merkaton de porekzamenaj libroj
2011-09-05

 

 

    La Ministerio de Eduko de Ĉinio promesis reguligi merkaton de porekzamenaj libroj por elementaj kaj mezaj lernejanoj per strikta superrigardo al eldonado kaj distribuado.

 

    La ministerio diris, ke ĝi estas laboranta kun la Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Eldonado por revizii registaran regularon pri administrado de porekzamenaj kaj referencaj libroj por elementaj kaj mezaj lernejoj, publikigitan en la jaro 2001.

 

    La ministerio diris en sia retpaĝaro, ke la revizio "plue reguligos redaktadon, presadon kaj distribuon" de ĉi tiuj libroj, tamen ĝi ne donis pliajn detalojn.

 

    Estas konate, ke ĉinaj lernantoj en malaltaj klasoj faras multe da postlecionaj ekzercoj kaj ekzamenoj, ofte laŭ la instrukcio de la lernejo, por akiri pli bonajn notojn en ekzamenoj. Tio prosperigas la merkaton de porekzamenaj libroj.

 

    Multaj lernejoj estas devigitaj vendi porekzamenajn librojn al lernantoj kaj iliaj gepatroj. En iuj kazoj, eldonejoj, librovendistoj kaj lernejoj estas kulpaj por serĉi kontraŭleĝan komisipagon el devigaj negocoj.

 

    Laŭ la regularo en la jaro 2001, diversnivelaj eduko-departementoj ne estas permesitaj trudi al lernejoj aĉeti diversajn porekzamenajn librojn, kaj lernejoj ne rajtas devigi lernantojn aĉeti tiujn librojn.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng