Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
KER-atestiloj el la manoj de itala vic-ministro
2011-09-05

 

    Dum la 78a Itala Kongreso (kie okazis ankaŭ KER-sesio) Katalin Kováts, en la ĉeesto kaj asistado de la itala vicministro de transporto Bartolomeo Giachino, transdonis al Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia iliajn kaj 77 aliajn brazilajn KER-atestilojn.

 

    La gesinjoroj Grattapaglia post kelkaj tagoj alvenos kun la dokumentoj al Brazilo, kaj transdonos kvindekon da ili en São Paulo kaj kunportos la ceterajn al urboBraziljo, kie kadre de festo ricevos siajn atestilojn la sukcesintoj de la somera sesio.

 

    Pri la enmanigo de la dokumentoj pretiĝis amatora filmeto, kiu spekteblas en nia nova sekcio FILMEJO.

 

    Gratulojn al ĉiuj sukcesintoj!

 

(el http://www.edukado.net/novajhoj)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng