2011-09-06
 Reprezentantoj al la seminario de aziaj politikaj partioj interparolas kun vilaĝano de Xialu. |
La 3-an de septembro diverslandaj reprezentantoj al la seminario de aziaj politikaj partioj venis al la vilaĝo Xialu de la urbeto Shuangqiao de la gubernio Wuming de la urbo Nanning de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio por fari viziton kaj esploron de la nova kamparo socialisma de Ĉinio.
La vilaĝo Xialu funkcias kiel eksperimenta loko por konstruado de nova kamparo socialisma de la gubernio Wuming en Guangxi. En la vilaĝo troviĝas 210 familioj el 810 membroj, kiuj ĉiuj estas ĝŭang-oj. Post plurjara disvolviĝo estas kulturitaj en la vilaĝo Xialu pli ol 1500 muoj da longanujoj (Euphoria longan) kaj pli ol 1700 muoj da mandarinoj. Nur kulturo de frukto-arboj alportis al la vilaĝanoj pokapan enspezon je pli ol 5 mil juanoj (jare). En la jaro 2010 la averaĝa neta enspezo de xialu-anoj atingis 8650 juanojn, kaj pro tio Xialu estis fama riĉa vilaĝo en la gubernio Wuming.
La seminario de aziaj politikaj partioj okazis en Nanning de Guangxi de la 4-a ĝis la 6-a de septembro kun la temo “Disvolvo kaj komuna ĝuo de la socio -- rolo de politka partio”.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|