2011-09-06
La Esperanto-movado de Meksikio estigis televidan programon parolatan en Esperanto. Ties nomo estas Me-Informo, mallongigo de Meksika Esperanto-Informo. La elsendoj okazas per interreto, ĉiuvendrede je la 2:00 UTC, ĉe la adreso http://www.telecentral.com.mx/casts/meinformo/programas.html .. Redaktas kaj prezentas la programon lernantoj de Esperanto-kursoj de la urbo Aguas Calientes.
La televidprogramo estas elsendata realtempe ĉiuvendrede ekde la 21:00a ĝis la 22:00a horoj laŭ la meksikurba horaro kaj celas informi pri diversaj naciaj kaj internaciaj aktualaĵoj.
Temas pri la unua meksika Esperanto-programo, kie partoprenas junuloj el diversaj Esperanto-kursoj kaj fakuloj de la urbo Aguaskaljentes kaj kondukas la programon Cente kaj Leo.
En la retejo de "Me-Informo" estas deponitaj ankaŭ registraĵoj de 2 antaŭaj elsendoj, libere spekteblaj.
Adreso de la Meksika Informejo: http://www.telecentral.com.mx/casts/meinformo/programas.html - grandparte nacilingva, sed kun iom da klarigoj ankaŭ en Esperanto.
Kontribuo de Fabiano Henrique
Redaktoro: Li Jianhua
|