Ekfunkciis dua rekta aerlinio inter Pekino kaj Los-Anĝeleso
2011-09-06
Inaŭguro de la rekta flugo inter Pekino kaj Los-Anĝeleso
Aviadilo CA987 de la Ĉina Internacia Aviada Kompanio atingas la internacian flughavenon de Los-Anĝeleso.
La 1an de septembro en Los-Anĝeleso inaŭguriĝis la dua rekta aerlinio inter Pekino kaj Los-Anĝeleso. Nun en ĉiu tago estas du flugoj de la Ĉina Internacia Aviada Kompanio inter Pekino kaj Los-Anĝeleso. Aviadilo Boeing 747-400 plenumas la novajn flugojn.