Oni riparas turon de Tian'anmen-pordego por Nacia Festo
2011-09-06
Turo de Tian'anmen-pordego en riparado.
Lastatempe, por celebri la 62-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en la 1-a de oktobro, oni ekriparis la turon de Tian'anmen-pordego.
Tiu ĉi riparado konsistas el lakado de la turo kaj eksteraj muroj de la pordego, prizorgado kaj riparado de la pordoj.
La riparado daŭros unu semajnon, kiam en la tagoj oni ankoraŭ povas viziti ĝin normale.