Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Esperantisto eldonas libron pri Juro
2011-09-07

 

 

    Esperantistoj distingiĝas en brazila jura mondo. La Prokuroro de la ŝtato Cearao César Barros Leal lanĉis la libron "Vigilância Eletrônica à Distância: Instrumento de Controle e Alternativa à Prisão na América Latina" (Distanca Elektronika Kontrolo: kontrolilo kaj Alternativo al Enprizonigo en Latin-Ameriko).

 

    La verko estos eldonita ankaŭ en Esperanto. César Barros Leal estas doktoro pri Juro kaj post-doktoro pri Latin-amerikaj Studoj en la Aŭtonoma Nacia Universitato de Meksikio, profesoro en la Jura Fakultato de la Federacia Universitato de la ŝtato Cearao, ano de la Konsilantaro de Tut-Amerika Instituto pri Homaj Rajtoj, prezidanto de la Brazila Instituto pri Homaj Rajtoj kaj membro de la Beletra Akademio de la ŝtato Cearao. En 2002, li publikigis la libron "Enprizonigo: krepusko de erao", tradukita Esperanten de James Piton.

 

(el http://www.liberafolio.org)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng