Ikono de monda heredaĵo debutis ĉe la Okcidenta Lago
2011-09-07
Granda ikono de monda heredaĵo sur gazono
La 5an de septembro ikono de monda heredaĵo debutis sur la gazono ĉe la bordo de la Okcidenta Lago, Hangzhou. En junio de la kuranta jaro la kultura pejzaĝo ĉe la Okcidenta Lago estis enlistigita kiel monda heredaĵo. Post tio hortikulturistoj faris tiun ĉi verkon dum pli ol dek tagoj. La desegnaĵo diametras 28 metrojn kaj kovras pli ol 600 kvadratajn metrojn.