2011-09-07 de JUEGUO
Golmud en okcidenta Qinghai-provinco situas en interno de Qaidam-baseno en nordokcidenta Ĉinio. Ĝi nomata kiel "Sallaga Urbo de Ĉinio" estas nodo kaj transŝanĝa stacio de la Qinghai-Tibeta Fervojo kaj Qinghai-Tibeta Ŝoseo.
En la jaro 1954, por transporti materialojn al Tibeto, la trupoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo ekkonstruis Golmud. Post 60-jara disvolvo, Golmud jam fariĝis mezgranda urbo kun 270 mil loĝantoj kaj planita areo de 52 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas la tria granda urbo post Xi’ning (ĉefurbo de Qinghai-provinco) kaj Lhaso (ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono) en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. La funkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo en la jaro 2006 multe akcelas komunikadon de Golmud kun aliaj lokoj. Nun, Golmud jam fariĝis unu el la plej grandaj industriaj urboj de Qinghai-provinco, eĉ en la okcidenta Ĉinio, kaj estas la ĉefa eksperimenta zono de cirkula ekonomio de Ĉinio.
 Strato de la urbo Golmud |
|
 Popolanoj iras planti arbojn en antaŭurbo de Golmud por senmovigi sablon. |
|
Strataj lampoj uzantaj sunan energion en Golmud |
|
 Konstruanta plansetlejo en Golmud |
|
 Statuoj de tibeta antilopo en vojkruciĝo de Golmud |
|
 Junuloj ludantaj glittabulon sur la placo antaŭ la Konferenca Centro de Golmud |
|
 Maljunuloj de Golmud en matena ekzerco |
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|