Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Aperis "Esperantista Tribuno" numero 25
2011-09-07

    "Ni nepre devas plijunigi la esperantistaron en nia lando. De tio dependas ĝia estonteco!... Mi esperas!", skribas k-ino Dimitrinka Kateva, la novelektita prezidantino de la Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" - Razgrado (Bulgario) enkonduke en la n-ro 25 de "Esperantista Tribuno".

 

    La ok-paĝa bulteno en formato A4 enhavas artikoletojn pri la vigla Esperanto-aktivado en Razgrado (el la plumoj de k-inoj Ivaniĉka Magharova kaj Radka Stojanova), ankaŭ kronikon pri la esperantista vivo en Razgrado.

 

    En la 25a numero oni legos multe da originala Esperanta literaturo (jen premiitaj verkoj el la internacia literatura konkurso EKRA-2011, sub la aŭspicio de la revuo "Literatura Foiro") kaj novaĵojn pri la originala Esperanta literaturo (recenzo de Nikola Uzunov pri la hajko-poemaro "Rudimentaj momentoj" de Lilia Nikolova kaj eta prezento de Bertil Nilsson pri la poemaro "Esperanta versado" de Jaroslav Krolupper).

 

    Por peti ekzempleron de la n-ro 25 de "Esperantista Tribuno" (presie aŭ kiel pdf-formate) bonvolu kontakti la eldoninton:

 

    Esperantista domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev", str. "Sv. Kliment" 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad (Bulgario), rete esperanto_razgrad@mail.bg

 

    Eblas ankaŭ tra nia redakcio.

 

[HeKo 491 3-B, 5 sep 11]

(el http://www.esperantio.net/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng