Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanta muzikvideo strebas al subtitola rekordo
2011-09-07

 

    La Berlina esperantisto Chuck Smith strebas atingi novan rekordon pri kvanto de lingvoj, al kiuj estas tradukita filmeto en la retejo universalsubtitles.org, kaj tiel diskonigi Esperanton.

 

    En la liberkoda retejo universalsubtitles.org eblas krei traduktekstojn por filmetoj, kiuj estas publikigitaj en diversaj retservoj. Ĝis nun esperantlingvan tradukon havas 82 filmoj - tio estas pli multe ol la kvanto de tradukoj al la finna, serba aŭ persa, sed centoble malpli ol la kvanto de tradukoj al la angla.

 

    Ne tre facilus centobligi la kvanton de Esperantaj tradukoj por atingi rekordan kvanton, sed eblas provi ion alian, konstatis Chuck Smith:

 

    -- Mi volas montri kiom vaste oni parolas Esperanton ĉirkaŭ la mondo. La filmo tradukita ĉe universalsubtitles.org, kiu estis plej ofte tradukita, havas nun plenan tradukon en 50 lingvoj. Jen la defio… mi metis la muzikvideon “Berlino sen vi” de Inicialoj DC tie, kaj petis subtekstojn per tri diversaj diskutgrupoj: filmoj-sen-limoj, subtitoloj kaj E@I-membroj. Nun, ni havas la filmon kun subtekstoj en 14 lingvoj… 28% farite!

 

    Libera Folio: Vi volas atingi, ke la esperantlingva muzikfilmeto estu tradukita al pli ol 50 lingvoj. Kiel tio eblus?

 

    -- Eblas fari tion kune. Mi petas, ke vi vidu la paĝon kun la filmo. Maldekstre, vi vidos liston de lingvoj. Se vi denaske parolas lingvon, kiu ne estas en la listo, bonvolu traduki ĝin en vian lingvon (daŭras 15 minutojn)! Mi kredas, ke kune ni povos sukcesi havi tiun filmon en pli ol 50 lingvoj ĝis la fino de septembro. Tiam nia agado certe aperos en la blogo de universalsubtitles.org. Bonŝancon al ĉiuj!

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng