Ekslernantoj de la Huangpu-a Milita Akademio en Pekino vizitis Zhongshan-halon kaj respekte riverencis la statuon de Sun Yat-sen
2011-09-07
La 5-an de septembro por memori la 100-an datrevenon de la Revolucio de Ĉinio en 1911 okazis en Pekino Huangpu-a Forumo. Delegitoj el ĉinaj kaj eksterlandaj organizoj de la Huangpu-a Milita Akademio, ekslernantoj de la akademio kaj iliaj familianoj kaj amikoj partoprenis la forumon. Ili ankaŭ iris al Zhongshan-halo de Pekino kaj respekte riverencis tie la statuon de Sun Jat-sen.