2011-09-07
 Laborantoj de la ĉina ambasadorejo en Japanio kaj aktoroj |
La 5-an de septembro en Tokio faris la unuan prezenton la artensemblo "Kultura Ĉinio, Cent-jariĝo de la Revolucio de la Jaro 1911" kune organizita de la Oficejo por Aferoj de Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Ĉina Asocio por Transmara Interŝanĝo.
Por memori la 100-jaran datrevenon de la Revolucio de la Jaro 1911 la Oficejo por Aferoj de Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio sendis tri artensemblojn respektive al Japanio kaj la Korea Respubliko, Nord-Ameriko kaj Sud-orienta Azio. Ili faros prezenton por transmaraj ĉinoj en landoj, kie Sun Jatsen iam estis aǔ loĝis.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|